Murdo

krima mortigo de homo

Laŭ kriminala juro, murdo estas la krimo kiam unu homo kaŭzas la morton de alia homo, sen leĝa senkulpigo, kaj kun la intenco por mortigi aŭ kaŭzi egan korpan damaĝon.

15-a jarcenta bildo de Kaino murdanta Habelon.

Murdo (ĝenerale) redakti

Etimologie la vorto murdo estas de ĝermana origino (komparu: en:murder,de:Mord,da/no/sv:mord).

La elementoj de murdo estas la motivo, viktimo, armilo, mem la okazo, ago, la postlasintaj spuroj.

Murdo povas esti laŭ murdistoj individua, grupa, armea ktp (ekzemple amasmurdo, genocido, pogromo).

Leĝa murdo redakti

Kvankam leĝoj de la unuopaj landoj malpermesas la intencan murdon, ekzistas kelkaj eblecoj por leĝaj murdoj:

  • ekzekutisto (ĉe mortpunoj en kelkaj landoj)
  • soldato (en defendo de la lando aŭ dum atako, okupo de alia lando (ekz. Irako))
  • korpogardisto (defendo de la protektita persono)
  • policano (memdefendo aŭ por savi vivon de personoj)
  • kuracisto en kelkaj landoj okaze de aktiva eŭtanazio kaj - se oni konsideras memstara personeco la homan feton - aborto.
  • ĉiu, se onin minacas vivdanĝero, rajtas sin defendi (en kelkaj landoj eblas permeso murdi personon, kiu volas onin hejme prirabi)

Politika murdo redakti

La 15-an de septembro 2020 usona prezidanto Donald Trump rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Li aldonis diris ke li ne bedaŭras ke li ne ordonis mortigi sian sirian kolegon kaj ke li povus fari tion iam ajn se li dezirus. En 2018 Trump publike neis tion.

Statistikoj redakti

 
Internaciaj murdoj po 100 000 loĝantoj en 2011
  •  0–1
  •  1–2
  •  2–5
  •  5–10
  •  10–20
  •  >20
  • La kvanto da murdoj relative al la loĝantaro forte varias laŭ la landoj. La apuda statistika mapo montras ĝin laŭ la landoj.

    Pri murdo en beletraj verkoj redakti

    Listo de famaj murdoj redakti

    Komparu kun redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Filmoj redakti