Murego de Cuéllar

La Murego de Cuéllar estas romanika militista palisaro kiu ĉirkaŭas la historian urboparton de la vilaĝo Cuéllar. Ĝi reprezentas unu el la muregaj kompleksoj plej gravaj kaj plej bone konservataj de la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio). La murego estis konstruita ekde la 11-a jarcento kaj plifortigitaj en la 15-a jarcento fare de Francisco Fernández de la Cueva, dua duko de Alburkerko kaj senjoro de la vilaĝo. Komence ĝi havis longecon de pli ol 2.000 metroj (2 km), el kiuj konserviĝis proksimume 1.400. Ĝi havas metron kaj duonon da larĝo kaj meza alto de kvin metroj. Ankoraŭ konserviĝas sep el la dek unu alirpordoj.

Murego de Cuéllar
remparo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko vd
Lando Hispanio vd
Situo Cuéllar
Situo
Geografia situo 41° 24′ 0″ N, 4° 19′ 12″ U (mapo)41.4-4.32Koordinatoj: 41° 24′ 0″ N, 4° 19′ 12″ U (mapo)
Murego de Cuéllar (Hispanio)
Murego de Cuéllar (Hispanio)
DEC
Murego de Cuéllar
Murego de Cuéllar
Situo de Murego de Cuéllar
Map
Murego de Cuéllar
Parto de Walls and Castle of Cuéllar vd
vdr
Murego

Ekde la 17-a jarcento la murego ne plu estis utila por la defendado de la urbo kaj la intereso por ĝia konservado perdiĝis, pro tio en la 19-a jarcento, oni malkonstruis la plej damaĝitajn sekciojn. Tio kaj la fendoj kaj truoj okazigitaj de la eluzo kaj la abandono, perdigis la kvaronon de la murego. En la 1970-aj jaroj ekbremsiĝis tiu malboniĝo, restaŭrante diversajn sekciojn.