Muri AG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Muri
Muri
Blazono de
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 16′ 30″ N 8° 20′ 30″ O / 47.27500 °N, 8.34167 °O / 47.27500; 8.34167 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 30″ N 8° 20′ 30″ O / 47.27500 °N, 8.34167 °O / 47.27500; 8.34167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6778
Areo 12,34 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 5630
Komunumkodo 4236
Mapo de Muri
vdr

Pri la komunumo redakti

Muri estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 6778 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Muri situas ĉe la supra fino de la valo de la rivero Bünz, kies fonto troviĝas sur ĝia tereno. La komunumo konsistas el tri partoj, kiuj situas ĉirkaŭ la monaĥejo, nome Wey, Langdorf kaj Egg, kaj diversaj etaj setlejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Muri limas en nordokcidento al Boswil, en nordoriento al Aristau, en oriento al Merenschwand, en sudoriento al Benzenschwil, en sudo al Beinwil, en sudokcidento al Geltwil, kaj en okcidento al Buttwil.

Trafiko redakti

Muri situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo tra Rotkreuz al Zugo. Krome ekzistas ek de Muri diversaj poŝtaŭtolinioj ekzemple al Zuriko kaj Affoltern ĉe Albis.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Muri datiĝas el la jaro 924 kiel Murahe. En la jaro 1027 fondiĝis la Monaĥejo Muri. La komunumo fariĝis en la jaro 1798 distriktĉefloko en la helveta Kantono Baden, kaj konservis tiun-ĉi funkcion, kiam la distrikto integriĝis en la jaro 1803 al la nova Kantono Argovio.

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti