La Murioj estas popolo de indiĝenaj aŭstralianoj kiu tradicie okupis plej el nuntempa Kvinslando. La termino estas foje erare uzata por populacioj el aliaj partoj de Aŭstralio. Ili estas aro de triboj aŭ nacioj kaj etenda familigrupoj tra la regiono (kiaj la Jugarabuloj, la Jageraoj el Coorparoo, kaj la Kŭiambaloj el pli sude. Indiĝenaj komunumoj el aliaj regionoj de Aŭstralio estas la Kurioj, Ananguoj, Nungaroj, aŭ Nungaoj.

Murioj
Indiĝenaj popoloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Multaj Murioj estis perforte elmovitaj el sia lando, kaj enmetitaj en misioj kun aliaj triboj kun kiuj ties rilatoj povis ne esti amikaj. El 1900 ĝis 1972, grava nombro de geinfanoj Murioj iĝis parto de la Ŝtelitaj Generacioj [1]

La situacio de la Murioj pliboniĝis dum la ĵusaj jardekoj: nome ili ricevis balotrajton en 1967, kun la libera aliro al la Parko Musgrave; ili nune posedas kaj funkciigas la radion de Murioj; kaj oni setligis juĝejojn de Murioj en 2002.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti