Murlampo estas tipo de lampo kiu pendas el muro.

Murlampo kun formo de kandelingo.

La murlampoj estas lumaparatoj kiujn oni pendigas el muro aŭ el kolono de konstruaĵo. Ties utilo estas ornama kaj samtempe havigas agrablan flankan lumon al la ĉambro kie ĝi situantas. Ties ĉefa avantaĝo kompare al aliaj lumilformoj estas ke ili okupas pli malgrandan spacon sen malhelpi la pason de personoj aŭ la spacon sur tabloj. Ili povas esti lokitaj en ĉiu ajn ĉambro de la dom, sed ĉefe utilas ĉe koridoroj, vestibloj kaj similaj trapasejoj danke al ties malgrando.

Por atingi perfektan stetikan efikon, necesas, ke la elektra instalaĵo estu kaŝita ene de la muro pro kio ties lokigo devas esti preparata antaŭ la konstruo de la loĝejo aŭ ties riparado.