Murray Bookchin

usona liberecana socialisto

Mortimore (Murray) BOOKCHIN[1] (naskiĝis la 14-an de januaro 1921 en Bronkso, mortis la 30-an de julio 2006 en Burlington) estis usona historiisto, universitata profesoro, priserĉisto, ideologo, aktivulo de ekologiismo, fondisto de socia ekologio kaj unu de la pioniroj de la ekologiisma movado.

Murray Bookchin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1921 (1921-01-14)
en Bronkso
Morto 30-an de julio 2006 (2006-07-30) (85-jaraĝa)
en Burlington
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Beatrice Bookchin
Infano Debbie Bookchin
Okupo
Okupo verkistohistoriistofilozofo • universitata instruisto • pacaktivisto • sociologopolitikisto • ekologo • mediprotektulo
Verkoj Post-Scarcity Anarchism
Our Synthetic Environment
La Ekologio de Libereco: La Apero kaj Dissolvo de Hierarkio
Socia anarkiismo aŭ vivstila anarkiismo
Refarante socion
Urbanization Without Cities: The Rise and Decline of Citizenship
vdr

Bookchin estas aŭtoro de ampleksa kolekto de libroj pri historio, politiko, filozofio, urboplanado kaj ekologio. Ideologie Bookchin evoluis el tradicia marksismo al liberecisma socialismo, laŭ la tradicio anarkiisma de Kropotkin.

Biografio redakti

Murray Bookchin naskiĝis en Novjorko en 1921, de enmigrintoj rusaj gepatroj kiuj estis partoprenintaj en la revolucia movado de Rusio dum la epoko de la caroj. Tuj, en la 1930-aj jaroj eniris en la junulara komunisma movado, sed je la fino de tiu jardeko seniluziiĝis el ĝi pro ties aŭtoritata karaktero. Dum la jaroj de la Hispana Intercivitana Milito engaĝiĝis en la novjorka movado helpe Hispanion (Support Spain); tiam li estis tro juna por partopreni rekte, kvankam kelkaj el ties pli aĝaj amikoj mortis en la fronto de Madrido. Li restis ĉiukaze ĉe la flanko de la komunistoj ĝis la traktato inter Stalino kaj Hitlero en 1939, kiam li estis forpelita pro trockiisma devojiĝo.

Bookchin aliĝis al la laborista movado kaj partoprenis aktive en la organizado de sindikatoj norde de la ŝtado de Nov-Ĵerzejo kiam li laboris en fandofabriko, por la Unuiĝo de Industriaj Organizaĵoj. Kunlabore aktive kun la usona trockiisma movado, dum la 1940-aj jaroj li laboris en la industrio de aŭtofabrikado, aktivule dum dek jaroj en la United Auto Workers (AUW), organiza tute liberecana antaŭ ke Walter Reuther iĝus ties prezidanto. Post partopreni en la granda striko de la General Motors en 1948, ekdemandiĝis pri ĉiujn siajn konceptojn tradiciajn pri la hegemonia rolo de la industria laborista klaso, kaj verkis amplekse en postaj jaroj pri la temo.

Dum tiu epoko iĝis liberecisma socialisto, kunlabore kun germanaj enmigrintoj en Novjorko kiuj estis abandoninte la komunismon kaj devojiĝis al anarkiismo (Internationalen Kommunisten Deutschlands). Multaj el ties unuaj artikoloj de la unuaj jaroj publikiĝis en Dinge der Zeit, kaj angle Comtemporary Issues. Lia unua libro: The Problem of Chemicals in Food (La problemoj de Kemio en Nutrado), publikiĝis en Germanio. Li estis el la unuaj politikistaj aktivuloj kiuj verkis pri ekologio, tiom en Usono kiom en Germanio. Liaj verkoj kontribuis al la reformado de la germana leĝaro pri farmakologio kaj nutrado.

En la 1960-aj jaroj engaĝiĝis en la movado de Kontraŭkulturo kaj de Nova Maldekstro. Lia unua usona libro: Our Synthetic Enviroment publikiĝis en 1962. Poste li verkis Crisis in our Cities (1965). Kolekto titolita Anarkiismo post malabundo (1971) enhavis eseojn tiom plinovigaj kiom Ecologist and Revolutionary thought (1964) aŭ Towards a Liberatory Technology (1965) kiuj antaŭdiris la gravon de la ekologia temo kaj de la alternativaj energioj por ĉiu ajn progresisma movado. Je la fino de la 1960-aj jaroj, kaj en Usono kaj en Britio cirkulis almenaŭ 100.000 copias de lia kritiko al la tradicia marksismo: Listen, Marxist! (1969) (Aŭskultu, marksisto!), ege influita de la movado de la usona Nova Maldekstro.

En la lastaj jaroj de la jardeko profesoris en la Alternativa Universitato de Novjorko. En 1974 partoprenis en la fondo de la Instituto por Socia Ekologio de Vermont, kaj ekestris ĝin, akirante internacian agnsokon pro laij kursoj pri ekofilozofio, socia teorio, kaj alternativaj teknologioj. Li ankaŭ ekprofesoris en la Rampo College de Nov-Ĵerzejo, kiel profesoro de socia teorio, posteno de kio retiriĝis en 1983 kiel emerito.

Liaj lastaj jaroj Bookchin loĝis duonemerita en Burlington, Vermont, kie li profesoris du bazajn kursojn ĉiusomere en la Instituto por la Socia Ekologio kaj prelegis eventuale en Usono kaj en Eŭropo. Li estis eldona konsilisto de la Institute for Anarchist Studies kaj de Society and Nature. Kune kun lia kunulino Janet Biehl, kaj aliaj, li publikigis pli da 30 numeroj de la teoria revuo Green Perspectives.

Unu el liaj plej ĵusaj proponoj estis kion li nomigis liberecana municipismo, baze sur la rekupero de la popularaj asembleoj kaj la rekta demokratio je muncipa nivelo, de najbareco kaj de kvartalo. Por eviti ke tio atingu provinciismon en urboj li proponis civitanan konfederismon, postulante ankaŭ municipan ekonomion, kontraŭe al kapitalisma sistemo kaj al la marksisma ŝtata ekonomio.

La 30-an de julio de 2006 Murray Bookchin mortis hejme, pro koratako. Li estis 85-jaraĝa.[2]

Socia ekologio redakti

La integro de la tradicioj de malcentrigo, ne hierarkiaj kaj popularaj kun la ekologio, ekde la filozofia liberecana vidpunkto kiun realigas Bookchin en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, eble tro plinoviga tiam, penetris poste en la nuntempa konscienco, parte ankaŭ pro la verkoj de Fritz Schumacher kaj multaj ekofeministoj kiu rekolektis la esencojn de la ideoj pedagogiaj kaj sociaj de la verkaro kaj priserĉado de Bookchin.

En Esperanto redakti

Verkaro redakti

Bookchin verkis diversajn librojn, inter kiuj troviĝas la jenaj:[3]

  • (1962). Our Synthetic Environment. New York: Knopf (publikigita laŭ pseŭdonimno 'Lewis Herber; vidu artikolon Nia Sinteza Medio).
  • (1964). "Ecology and Revolutionary Thought". New Directions in Libertarian Thought. September.
  • (1965). "Toward a Liberatory Technology." Comment.
  • (1970). Ecology and revolutionary thought, with the ecology action east manifesto and Toward and ecological solution. New York: Times Change Press.
  • (1965). Crisis in Our Cities. Englewood Cliffs, NJ: Prentice Hall.
  • (1969). "Listen, Marxist!" Anarchos brochure.
  • (1970). Ecology and Revolutionary Thought, with the Ecology Action East Manifesto and Toward an Ecological Solution. New York: Times Change Press.
  • (1971). Post-Scarcity Anarchism. Berkeley: Ramparts Press.
  • (1972). "On Spontaneity and Organization." Anarchos.
  • (1974). "Toward an Ecological Society." Roots.
  • (1974). "Reflections on Spanish Anarchism. Our Generation.
  • (1974). The limits of the city. New York: Harper & Row.
  • (1975). "Energy, Ecotechnology, and Ecology." Liberation.
  • (1977). The Spanish Anarchists. New York: Harper and Row.
  • (1978). "Beyond Neo-Marxism". Telos. no. 36, pp. 5-28.
  • (1979). "Marxism as Bourgeois Sociology." Comment.
  • (1979). "Self-Magement and the New Technology." Telos.
  • (1980, 1985). "Murray Bookchin reads Time". Public Access TV: Paper Tiger Television. (1 videocassette)
  • (1980). "An Open Letter to the Ecology Movement." Comment.
  • (1980). Toward an Ecological Society. Montreal: Black Rose Books.
  • (1982). Ecology of Freedom: The Emergence and Dissolution of Hierarchy. Palo Alto, CA: Cheshire Books.
  • (1983). "Sociobiology or Social Ecology." Harbinger.
  • (1983). "The Last Chance: An Appeal for Social and Ecological Sanity." Comment.
  • (1984) Re-Enchanting Humanity: A Defense of the Human Spirit against Antihumanism, Mysticism and Primitivism. New York: Black Rose Books,
  • (1984). "Theses on Libertarian Municipalism." Our Generation.
  • (1984). "What Is Radical Social Ecology?" Harbinger.
  • (1985). "Radicalizing democracy: a timely interview with Murray Bookchin conducted by the editors of Kick It Over Magazine." Toronto, Ont.: Northern Lights Press.
  • (1986). Modern Crisis. Philadelphia: New Society.
  • (1986). "Radicalizing democracy: a timely interview with Murray Bookchin conducted by the editors of Kick It Over Magazine". Toronto, Ontario: Northern Lights Press.
  • (1987). Philosophy of Social Ecology. New York: Black Rose Books.
  • (1987). The Rise of Urbanization and the Decline of Citizenship. San Francisco: Sierra Club.
  • (1987). "Social Ecology versus 'Deep Ecology'". Green Perspectives. 4-5.
  • (1987). "Thinking Ecologically: a Dialectical Approach", Our Generation. 18, 2.
  • (1989). "New social movements: the anarchic dimension".in For Anarchism: History, Theory, and Practice. Goodway, D., ed. London: and New York: Routledge. pp. 259-274.
  • (1990). Remaking Society. Montreal: Black Rose Books.
  • (1990). The Philosophy of Social Ecology: Essays on Dialectical Naturalism. Montreal: Black Rose Books.
  • (1992). Urbanization without Cities: The Rise and Decline of Citizenship. Montreal: Black Rose Press.
  • (1993). "What is Social Ecology?", Environmental Philosophy: From Animal Rights to Radical Ecology, Zimmerman, M.E. (ed.). Englewood Cliffs, NJ: Prentice Hall.
  • (1993). "The Ghost of Anarcho-syndicalism". Anarchist Studies.Vol. 1, Number 1.
  • (1993). "Visions of a new society, an interview with Murray Bookchin".St. Albans, Vt.: Turning the Tide. (2 videocassettes).
  • (1993). Deep Ecology & Anarchism: A Polemic. London: FreedomPress.
  • (1993). Which Way for the Ecology Movement? Edinburgh and San Francisco: A.K. Press.
  • (1994). To Remember Spain: The Anarchist and Syndicalist Revolution of 1936. Edinburgh and San Francisco: A.K. Press.
  • (1994). "The sixties myths, realities, lessons". Wilton, NH: Turning the Tide. (2 videocassettes)
  • (1995). From Urbanization to Cities : Toward a New Politics of Citizenship. London; New York: Cassell.
  • (1995). Re-enchanting humanity: a defense of the human spirit against antihumanism, misanthropy, mysticism, and primitivism. London; New York: Cassell.
  • (1995). Social Anarchism or Lifestyle Anarchism: Unbridgeable Chasm. Edinburgh and San Francisco: A.K. Press.
  • (1996). The Third Revolution, vol. 1. London: Cassell.
  • (1998). The Third Revolution, vol. 2. London: Cassell.
  • (1999). Anarchism, Marxism, and the Future of the Left: Interviews and Essays, 1993-1998. Edinburgh and San Francisco: A.K. Press.
  • (2002). "The Communalist Project." Harbinger; Communalism.
  • (2004). The Third Revolution, vol. 3. London: Continuum.
  • (2005). The Third Revolution, vol. 4. London: Continuum. Bookchin, M. and Foreman, D. (1991). Defending the Earth: A Dialog Between Murray Bookchin and Dave Foreman.

Bibliografio redakti

  • Selva Varengo, La rivoluzione ecologica. Il pensiero libertario di Murray Bookchin. Milano: Zero in condotta, 2007, ISBN 978-88-95950-00-6. (en itala)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Biehl, Janet. (2015) Ecology or Catastrophe: The Life of Murray Bookchin. New York: Oxford University Press, p. 25. ISBN 0199342482.
  2. Noticia
  3. Bibliografía

Eksteraj ligiloj redakti

Lingve hispane:

Lingve esperante: