Musala (bulgare Мусала) estas la plej alta monto en Bulgario kaj en la tuta Balkana duoninsulo kun pinto en alto de 2925 m. Ĝi situas en la Nacia Parko Rila.

Musala
montopintomonto
supermara alteco

2 925,4 m

Geografia situo 42° 11′ N, 23° 35′ O (mapo)42.17916723.585278Koordinatoj: 42° 11′ N, 23° 35′ O (mapo) f4
Musala (Bulgario)
Musala (Bulgario)
DEC
Musala
Musala
Situo de Musala
Map
Musala
Rimarko La plej alta punkto de Bulgario
vdr

La praaj bulgaroj nomumis ĝin pli antaŭe Tangra, la turkoj ekde la 15-a jarcento Musala (Maŝallah: Dia Laŭdo). La pinto portis la nomon de Stalin inter 1949 kaj 1962.

La unua historie dokumentita grimpanto de la pinto estas Filipo la 2-a de Makedonio, patro de Aleksandro la Granda.

Sur la pinto troviĝas meteologia stacio, scienca stacio de Bulgara Akademio de Sciencoj.

Musala estas alirebla plej facile el Borovec, ĉ. 10 km norde. Tie ekzistas kabina lifto, kiu portas al kabano Jastrebec sur alto de 2369 m.