Musikalisches Opfer

Musikalisches Opfermuzika ofero (BWV 1079) estas kolekto de kontrapunktaj komponaĵoj, kiujn Johann Sebastian Bach verkis tri jarojn antaŭ sia morto. Ĉiuj movimentoj baziĝas sur temo de la prusa reĝo Frederiko la 2-a.

La komponaĵo apartenas al la kontrapunkta malfrua verkaro de Bach, kune kun verkoj kiel Kelkaj kanonaj variaĵoj pri la kristnaskokanto Vom Himmel hoch, la dek kvar kanonoj pri la unuaj fundamentaj notoj de la Goldberg-variacioj kaj La arto de la fugo. La muzika ofero enhavas

  1. du fugecajn movimentojn titolitajn Riĉerkaro
  2. unu fugon, kies du supravoĉoj estas kondukataj kanone
  3. serion de mallongaj, artoplene verkitaj kanonoj (escepte unu sen instrumentadindikoj)
  4. unu triosonaton por transversa fluto, violono kaj kontinua baso, al kies kvar movimentoj estas ankaŭ alkroĉita kanono.
Sesvoĉa fugo c-minora el la muzika ofero (memskribaĵo de Bach)

Ekesto redakti

La verko ekestis el renkontiĝo de Bach kun la prusa reĝo en la unua duono de majo 1747 en Potsdamo. Bach sekvis inviton de Frederiko la 2-a al ties kortego, kie lia filo Carl Philipp Emanuel laboris kiel kortega muzikisto. Frederiko prezentludis la temon kaj petis Bach, improvizi pri tiu fugon. La "reĝa temo" estas tiel malfacile variebla kontrapunkte, ke oni povas supozi, ke Frederiko ĝin konscie preparis (aŭ preparigis) por elmeti Bach-on al kiel eble malfacila provo.

Bach improvizis trivoĉan fuon tiel majstrece, ke (laŭ la gazetoj) "ne nur sia moŝto emis elmontri sian favoregan plaĉon, sed ankaŭ ĉiuj ĉeestantoj estis metitaj en admiron." Sekve de tio la reĝo demandis, ĉu Bach povas fari el la temo sesvoĉan fugon. Nur tiam Bach devis montri sin venkita, promesis tamen, ke la temon li „volas surpaperigi kiel bonordita fugo, kaj post tio gravuri en kupron“.

Ree en Lepsiko li elverkis la reĝan temon en po unu fugon por tri kaj ses voĉojn kaj aldonis nombron de kanonoj (sen instrumentadindikoj) same kiel triosonaton por fluto, violono kaj ĝeneralbaso, en kiuj ankaŭ aperas la "reĝa temo". La fluton li elektis kiel "reĝan instrumenton", ĉar Frederiko la 2-a estis fervora flutisto kaj lernanto de Johann Joachim Quantz. La 7-an de julio li finfaris la verkon kaj dediĉis ĝin sub la nomo „Musicalisches Opfer“ al la prusa reĝo. Bach ja bonege konsciis la plursencon de la vorto "Opfer" (ofero). Krom la evidenta signifo kiel "prezenti al la reĝo oferon" (laŭ la senco de omaĝo), oni ankaŭ povas kompreni la titolon tiamaniere, ke Bach mem fariĝis ofero de la perfidema defio far Frederiko la 2-a.

Fine de septembro la kolekto estis preta por presado.

La temo (Thema regium – la „reĝa temo“) redakti

 
Frederiko la 2-a de Prusio: temo de la muzika ofero (eble modifita far J.S. Bach)

Kiel multaj barokaj minoraj temoj ankaŭ ĉi tiu temo konsistas el la tonika trisono, krome aldonas la sekston kaj falas ekde tie je diminuita septimo en la malsupran kondukan tonon. Karakteriza ĝi tamen fariĝas pro la despupra kromata gamo antaŭ la fina kadenco. Ĉi tiu kromatismo malebligas ĉiaspecan streton, kiu klare limigas la kontrapunktan uzeblecon. Tial la kompozicia malfacilaĵo de la fama sesvoĉa riĉerkaro ne baziĝas sur altevoluigita kontrapunkto, sed en la tasko esti ludebla sur klaviceno.

Kiu komponis la "reĝan temon", estas neklare. Komponisto kaj muzikteoriisto Arnold Schönberg venis al la konkludo, ke ĉe la kortego de Frederiko nur la propra filo de Bach, Carl Philipp Emanuel, havus la bezonatajn konojn de la kontrapunkto por evoluigi tian komplikan muzikan figuron. Por ĉi tiu tezo tamen ne troviĝas rektaj fontindikoj.

La unuopaj partoj redakti

Trivoĉa riĉerkaro redakti

 
J.S.Bach

Kernaj pecoj de la kolekto estas du grandformataj soloverkoj por klaviceno, kiujn Bach konscie titolis per la malmoderna nomo riĉerkaro. Pri tio la verko enhavas interan subskribon, kiuj interpretas ĉi tiun nomon kiel vortludo:

„Regis Iussu Cantio Et Reliqua Canonica Arte Resoluta“
(„Laŭ ordono de la reĝo la melodio kaj la resto estas plenumita per kanona arto“)

La komencliteroj formas la vorton RICERCARe („serĉi“), eble iomete kaŝita invito al la reĝo, retrovi la multajn kontrapunktajn artaĵojn enestaj en la verko. La muzika formo de la riĉerkaro validas kiel praformo de la fugo; ĉe Bach la nocio aperas nur ĉiloke.

La trivoĉa komponaĵo aperas sufiĉe libere komponita kun klare improvizaj trajtoj. Kvankam Bach ne aldonas klarajn indikojn pri la instrumentado, oni akceptas ĉi tiun movimenton ĝenerale kiel klavicenverko, ĉar ĝi estas tutplene ludebla per du manoj. Okulfrapas je du lokoj la senmotivite ekaperanta trioletmoviĝo – precipe, ĉar ĝi tuj estas forlasata. Ĉar ĉi tio ne havas paralelojn en la cetera verkaro de Bach, jam Albert Schweitzer supozis, ke je ĉi tiu movimento temas pri transskribo de la originala improvizaĵo, kiun Bach poste notis laŭ la memoro. Kelkaj pasaĝoj poste estis ripetataj sur alia tonŝtupo, tiel ke la movimento havas pli simileco kun kelkaj ĥorfugoj de Bach ol kun aliaj klavicenfugoj; ankaŭ ĉi tio pravigus la nekutiman titolon.

Canon perpetuus redakti

La meza voĉo prezentas la originan temon laŭmaniere de kanto firma, du aliaj voĉoj formas kanonon en la duobla oktavo. La titolo („eterna kanono“) aludas, ke Bach notis ripetadon, tamen ne markis la finon, tiel ke la ludantoj mem devas trovi taŭgan finan punkton. La mallonga movimento ne estas ludebla per du manoj sur klaviceno, sed ja per kroma instrumento aŭ per la instrumentaro de la triosonato.

Canones diversi redakti

Jen la partituro aldonas la duonfrazon „…super thema regium“, do „kanonoj pri la temo de la reĝo“. Tio estas kvin kanonoj, kiuj kombinas la originan temon kun malsamaj kontraŭsubjektoj.

  1. Canon a 2: La partiturbildo indikas, ke la unuvoĉe notita linio de ĉi tiu kankrokanono samtempe estas ludata retren, komencanta sur la sama tono. La linio konsistas en la unua duono el la temo kaj malantaŭ tio el libera kontrapunkto. Oni ludigus la movimenton per klaviceno aŭ per du samaj aŭ similaj instrumentoj, ekzemple de klaviceno aŭ de fluto kaj violono. La dua voĉo devus komenci samtempe kun la unua, kion Bach evidente ne indikas.
    Dum kiam ĉi tiu kanono aldonis nur duan voĉon, la sekvaj kvar estas trivoĉaj: Jen ĉiam unu voĉo ludas la temon, kaj dua aldonas kontraŭsubjekton, al kiu la tria voĉo sekvas laŭkanone. Ankaŭ ĉi tie la partituro enhavas ripetosignojn, kaj Bach ne notis la finon.
  2. a 2 Violini in unisono: Denove du voĉoj, kiuj estis aldonitaj al la ferma kanto, kaj kiuj komencas, kiel mencias la partituro, sur la sama tono (in unisono). En ĉi tiu kazo la partituro preskribas la instrumentadon: du violonoj, krome unu basvoĉon (ekz. violonĉelo) kun la reĝa temo.
  3. a 2 – Per motum contrarium: La du aldonitaj voĉoj devas iri en kontraŭa movo, la dua do inverti la intervalojn de la unua. La klefoj de la partituro klarigas la komenctonojn kaj intervalojn. Aliras – kiel tria voĉo – la temo en la supra voĉo.
  4. a 2 – Per augmentationem, contrario motu: Per aŭgmentado, en kontraŭa movo. La dua voĉo do devas ludi je duona rapideco kaj je tio denove inverti la intervalojn. Kompreneble unua kanonvoĉo kaj firma kanto devas esti ludata du fojojn, ĝis kiam la dua voĉo atingis en sia parto la finon. Por aŭdebligi tion, Bach enmetis multajn karakterizajn ornamaĵojn, kiujn la aŭskultantoj poste retrovos en la alia voĉo en la malrapida tempo. Analoge ankaŭ la originala temo estas ekipita per ornamaĵoj. Eble la movimento aludas la enkondukon de franca uverturo kaj estus per tio okulfrapa paralelo al Contrapunctus 6 el la arto de la fugo, kiu ankaŭ enkondukas la temoaŭgmentadon. – En la ekzemplero, kiun li sendis al la reĝo, Bach aldonis manskribe al ĉi tiu kanono: „Notulis crescentibus crescat Fortuna Regis.“ („Kun la kreskaj etaj not[valoroj] ankaŭ kresku la feliĉo de la reĝo“).
  5. a 2: Jen Bach plenigis la trisonajn tonojn al kromatismo, tiel ke la tuta movimento estas karakterizita per al- kaj desupraj kromataj gamoj. Ĉi tio vualigas la artecon de la movimento: ĝi modulas diskrete, tiel ke ĉiu venonta ripetado devas komenci duontonon pli alte. La titolo de la preseldono tamen ne indikas tion; nuntempaj eldonoj kompletigas plejofte „per tonos“ („tra la tonaloj“); ĉi tio ja revenas sur Kirnberger. Bach skribis en la omaĝopartituro por la reĝo: „Ascendenteque Modulationae ascendat Gloria Regis.“ („…kaj kun la alsupra modulado ankaŭ alsupru la gloro de la reĝo“).

Fuga canonica in Epidiapente redakti

Ĉi tie la temo estas pluŝpinata kaj povas esti ludata mem kiel kanono: la dua voĉo komencas – kiel indikas klefo kaj titolo – kvinton pli alta. Dum la posta paso la temo aperas pluan fojon – kvinton pli malalta, tiel ke ĝi aperas denove en la baza tonalo de la verko. Post la ĝistiamaj koncizaj kaj rigoraj kanonoj ĉi tiu movimento enhavas ankaŭ pli longajn interludojn kaj enkondukas tiel ioman ludecan senpezecon.

Aldonis Bach viglan basvoĉon, kiu ekprenas la temon nur mallonge antaŭ la fino. tiaspecajn komence sentemajn basvoĉojn Bach enmetas nur tiam en fugojn, se temas pri ensembla verko, neniam en fugoj por klaviceno aŭ orgeno; ekzemploj troviĝas en la Brandenburgaj konxertoj 2, 4 kaj 5. Ankaŭ ĉi tio povus esti indico pri tio, ke Bach jen pensis pri realigo per instrumentoj.

Sesvoĉa riĉerkaro redakti

La sesvoĉa riĉerkaro ja trakondukas je la komenco la temon laŭ maniero de fugo tra ĉiuj ses voĉoj, enkondukas tamen ĉiam novajn motivojn kaj aperigas la bazan temon jam nur en pli grandaj distancoj kvazaŭ kiel firma kanto en la malfono. La tiamaj legantoj ligis kun la nocio riĉerkaro historian kaj jam respektindan formon; ĉi tiun asociadon pri stile antico [1] Bach plifortikigas en la sesvoĉa riĉerkaro jam per la notado en antikvaj grandaj notvaloroj kaj 4/2-takto, kiel ofte en sia malfrua verkaro.

Ĉi tiu movimento kiel ununura ankaŭ konserviĝis en la manskribaĵo de Bach – tie notita sur du notliniaroj, en la preseldonaĵo kiel sesvoĉa partituro. Ĉi tiu notado je muziko por klavarinstrumento en la dekoka jarcento ne estis nekutima kaj facile komprenebla por verko kun tia forte teoria aspekto. Tamen la konsekvenca limiĝo sur la prenebla per du manoj klare montras, ke temas pri komponaĵo por klaviceno – kiel Bach promesis al la reĝo.

Canon à 2 kaj à 4 redakti

Jen sekvas du pluaj kanonoj. „Serĉu, kaj vi trovos“, la subtitolo de la unua citas la Surmontan Paroladon. En la antaŭaj kanonoj Bach kaj kunliveris la klefojn, per kiuj la notoj estas legendaj, kaj ankaŭ markis la lokojn, kie eniras la venonta voĉo. En ambaŭ kanonoj nur la klefoj estas antaŭmetitaj, ne tamen la enirlokoj – ĉi tiujn la ludanto (aŭ la persono, kiu preparas la notmaterialon) mem trovu. La temo uzas denove similan kromatan plenigon kiel en la lasta kanono tuj antaŭ la Fuga canonica.

La ununura kvarvoĉa kanono de la kolekto ankaŭ estas enigmokanono. La temo pluvarias la reĝan temon, plenigante je la komenco la trisonajn tonojn al diatona gamo kaj ekipante la tonojn de la desupra kromatismo per antaŭtakto el tri notoj. Per sia karakteriza salto de la diminuita seksto ĝi tamen restas ekkonebla. Kiel la klefoj montras, ĝi devus esti ludata en la duobla oktavo, sed denove la ludanto aŭ aranĝisto devas mem eltrovi la enirlokojn. Cetere la lernanto de Bach Johann Philipp Kirnberger liveris la solvojn por ĉi tiuj kanonoj en sia libro Die Kunst des reinen Satzes in der Musik.

Trio redakti

Je la fino sekvas triosonato por transversa fluto, violono kaj kontinua baso, kiu havas formon de preĝeja sonato – ĝi do havas kvar movimentojn en la sinsekvo malrapida - rapida - pli malrapida - pli rapida. Bach fine aldonas denove „senfinan kanonon“.

  1. Largo 3/4 c-minoro
  2. Allegro 2/4 c-minoro
  3. Andante c E♭-maĵoro
  4. Allegro 6/8 c-minoro
  5. Canone perpetuo c-minoro

La stilo orientiĝas klare je la muziko, kiun ŝatis la reĝo; ĝi transprenas multajn elementojn de la moderna muzika stilo, kiun reprezentis Quantz kaj la filo de Bach, Carl Philipp Emanuel, ĉe la kortego. Ĉi tion ankaŭ nuntempa aŭskultanto povas klare postplenumi je la vere senfinaj ĉenoj de suspirmotivoj en la dua duono de la tria movimento. Bach ligas ĉi tiun stilon kun la ĉiama densa imitado kaj vasta kromatismo, pro kiu li estis konata, kaj kiun la reĝo ja elvokis per sia tasko.

La temo estas multloke nur delikate aludata (ekz. en la unua movimento en la unuaj notoj de la baso, aŭ en la supra voĉo je la komenco de la dua movimento), sed same ofte elpaŝas kiel iaspeca ĥoralo en longaj notvaloroj sub densaj konfiguraĵoj. Klara fariĝas la temo ankaŭ en la fina kvina movimento, invertokanono, en kiu Bach denove rezignas marki la finaĵon (la titolo signifas „senfina kanono“) – la ludantoj devos mem trovi ĝin.

Totala formo redakti

La verko estas pli vere malfirma kolekto el unuflanke pli teorie orientitaj detranĉoj (la kanonoj), la du solomovimentoj por klaviceno (la origina improvizaĵo kaj la solvo de la donita tasko) samkiel ĉambromuzika materialo por la reĝo kiel praktika muzikisto (la sonato kaj la Fuga Canonica). Bach verŝajne ne imagintus prezenti la verkon kiel tuteco. Ĉar la partiturpaĝoj ne estas numeritaj kaj la partituro transdoniĝis ne bindita, sed en malligaj kvarpaĝaroj, oni ofte dubis pri iu intencita sinsekvo; tamen la supre menciita sinsekvo estas plej evidenta.

Se oni sekvas ĝin, la komponaĵo estas duparta: ĉiu el ĉi tiuj partoj komencas per klavicensoloo, poste sekvigas muzikteorian ekzerco en formo de aro da kanonoj kaj finiĝas per ĉambromuziko. La unua parto ampleksas la trivoĉan riĉerkaron kaj la plej multajn kanonojn; ĝi finiĝas per la „Fuga Canonica“; la dua parto komenciĝas per la sesvoĉa riĉerkaro, prezentas du enigmokanonojn kaj finiĝas per la kvinmovimenta triosonato. Ĉi tiu strukturo efikas vere logika, kaj estas ekkoneble, ke la dua parto daŭrigas laŭ plana maniero la pretendon de la unua parto – la klavicenkomponaĵo pli malfaciliĝas, por la teoria parto Bach ne plu havigas la solvojn; la triosonato estas pli granda ludteknika defio.

Prezentadoj redakti

Pro siaj diversdevenaj elementoj (klavicensoloo, kanonoj, ĉambromuziko) la komponaĵo neniam vere povis hejmiĝi en la koncertejoj, kvankam partojn el ĝi oni povus bonege enigi en klavicensoloan aŭ en ĉambromuzikan programon de taŭge okupita ensemblo. Prezentadoj de la kompleta verko klare devas lukti kontraŭ tio, ke ĝi estas verko de ekstremoj – Bach neniam verkis pluan sesvoĉan komponaĵon por klaviceno kaj neniam aliakaze tiajn komplikajn kanonojn (tutcerte ne en La arto de la fugo). Aliflanke li ankaŭ en preskaŭ neniu alia verko de ĉi tiu tempo li tiel klare faris koncedojn al la epoka gusto kiel en la triosonato – je samtempa alsimiligo al la propra lingvo. Devkunigi ĉion ĉi kaj klarigi al la aŭskultanto, kaj dume ĉiam transdoni la impreson de unueca kaj interligiteca verko, definitive ne estas facila tasko.

Trivialaĵoj redakti

  • Douglas Richard Hofstadter uzis en sia libro Gödel, Escher, Bach kelkajn ekzemplojn el la muzika ofero, por ilustri sinaludon.
  • Roger Vuataz aranĝis la muzikan oferon plurfoje por ensembloj el lignoblovistoj, arĉistoj kaj klaviceno (sole aŭ kiel orkestro); Hermann Scherchen plurfoje prezentis la orkestroaranĝojn.
  • Anton Webern aranĝis en 1934 la sesvoĉan riĉerkaron por malgranda orkestro, je kio la linioj migras de tono al tono tra la instrumentoj (tekniko, kiun Arnold Schönberg nomis sonkolora melodio).
  • Modern Jazz Quartet uzis en la 1950-aj jaroj la kanonon a 2 Violini in unisono en sia sonregistraĵo de Softly, as in a morning's sunrise kiel enkonduko.
  • Isang Yun verkis en 1976 ampleksan, virtuozan violonsoloon (reĝa temo) pri la temo de la muzika ofero.
  • Sofia Gubaidulina verkis en 1981 sian violonkonĉerton Offertorium, kiu uzas kaj ŝanĝas ankaŭ la temon de la muzika ofero, ĝis kiam ĝi similas al rusortodoksa himno.
  • Filmo: „Mein Name ist Bach“ Reĝio: Dominique de Rivaz, Svisio 2003. aktoroj: Vadim Glowna (Johann Sebastian Bach), Jürgen Vogel (Frederiko la 2-a) „Inspirite de reala okazintaĵo la filmo priskribas la streĉoplenan renkonton inter muzikisto kaj reĝo, patro kaj filo.“ La filmo ricevis je Solothurn en 2004 la Svisan Filmpremion, povas tamen ne ĉiam validi fidinda rilate la aŭtentecon.

Referencoj redakti

  1. Christoph Wolff: Der Stile antico in der Musik Johann Sebastian Bachs. Wiesbaden, 1968.

Plua literatura redakti

  • Reinhard Böss: Die Kunst des Rätselkanons im „Musikalischen Opfer“, 1991, 2 Bde., ISBN 3-7959-0530-3
  • Julio Cortázar: Queremos tanto a Glenda, Alfaguara, 1996, ISBN 950-511-228-9, Nota sobre el tema de un rey y la venganza de un príncipe: Explicative Zeichen auf der Geschichte 'Clone', pp. 122-127
  • James R. Gaines: Evening in the Palace of Reason. Fourth Estate, 2005, ISBN 0007156588 (Johann Sebastian Bach meets Frederick the Great)

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Musikalisches Opfer » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3129033 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)