Muskardino[1] estas malsano de insektoj. Ĝi estas kaŭzita de multaj specoj de insektopatogenaj fungoj. Oni scias, ke multaj muskardinoj suferigas silkoraŭpojn.[2] Muskardino estas nomata ankaŭ kalcino.[3]

Blato kun muskardino kaŭzita de M. anisopliae.

Studante muskardinon en silkoraŭpoj en la 19-a jarcento, Agostino Bassi trovis, ke la kaŭza agento estas fungo. Tiu estis la unua pruvo de la mikroba teorio de malsano, la unua fojo en kiu mikroorganismo estis rekonata kiel animala patogeno.[4]

Estas multaj tipoj de muskardino. Ili estas ofte nomitaj laŭ la koloro de konidia tavolo kiun ĉiu fungo lasas sur sia gastiganto.[2] Tial estas nigra, bruna, herboverda, griza, verda, oranĝa, ruĝa, blanka, flava kaj flavruĝa muskardinoj

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV en NPIV Alirita la 30an de Januaro 2022.
  2. 2,0 2,1 Singh, T. Principles And Techniques Of Silkworm Seed Production. Discovery Publishing House. 2004. p. 277.
  3. Lu, Y. Silkworm Diseases. FAO. 1991. p. 37.
  4. Mahr, S. Know Your Friends: The Entomopathogen Beauveria bassiana. Arkivigite je 2019-11-28 per la retarkivo Wayback Machine Midwest Biological Control News Oktobro, 1997. Volume IV, Number 10.