Muskegon (/mʌˈskiːɡən/) estas urbo en la Usona subŝtato Miĉigano, kaj la plej granda loĝata urbo de la okcidentaj bordoj de Miĉigano. En la popolnombrado de 2010 estis 38 401 loĝantoj. La urbo estas la kantona sidejo de la kantono Muskegon.[1] Ĝi estas en la sudokcidenta angulo de Muskegon Township, sed ĝi estas administracie aŭtonoma.
La Muskegon Metroareo havis 154 729 loĝantojn en 2010. Ĝi estas ankaŭ parto de la pli granda Kombinita Statistika Areo Grand Rapids-Kentwood-Muskegon kun 1 433 288 loĝantoj.[2]
- ↑ "Find a County". National Association of Counties. Arkivita el la originalo en 2011-05-31. Alirita la 14an de junio 2020.
- ↑ Population of Michigan Regions and Statistical Areas, 2000 and 2010, at www.michigan.gov
Eksteraj ligiloj
redakti