La muskovito (KAl2AlSi3O10(OH, F)2) estas mineralo de la grupo de silikatoj ĉe tavol-silikatoj, nome glimoj. La nomo devenas el la ĉefurbo de Rusio nome Moskvo, ĉar iam tie oni uzis tiun mineralon por vitrofenestroj.

Karakteroj redakti

Muskovito enhavas kalion kaj aluminion, kaj ĝi povas esti senkolora, travidebla, griza, flava, bruna, verda aŭ helruĝa. Ĝi estas durefrakteca kaj kristaliĝas laŭ la (monoklina kristalsistemo). La relativa maso estas 2,8 kaj la dureco 2,5.

Ĝi estas la plej kutima speco de glimoj, kaj ĝi estas konata kiel blanka glimokalia glimo pro la arĝenteca koloro kaj brilo kvazaŭ perlamota. Ĝi tipe formiĝas kiel tavolecaj kristaloj de heksagona konturo aŭ kiel flekseblaj kaj elastaj lamenoj. Tiuj lamenetoj ofte disiĝas kaj troviĝas en sablo, tamen en Barato oni trovis grandajn lamenojn de muskovito ĝis 3 m larĝaj kaj 5 m longaj.

Ĉeesto redakti

Ĝi ĉeestas en metamorfozaj rokaĵoj kiel la gnejso kaj la skisto. La glimo muskovito, pro siaj karakteroj estas pli utila ol la flogopito. Ĉar ĝi posedas bli bonajn elektrajn kondiĉojn (ĝi elektre izolas), pli da mekanika rezistado, ĝi estas pli malmola, fleksebla kaj elasta. Ĝi estas ankaŭ varmo-rezista, pro tio uzeblas en industrio de vitroj por fornoj.

Ĝi estas elemento de diversaj rokaĵoj. Ekzemple ĝi troviĝas en acidaj fajro-devenaj rokaĵoj, kiel pegmatitojgranitoj kaj en metamorfozaj rokaĵoj, ĉefe en mikazito, gnejso kaj ĉe filadio.

Eksteraj ligiloj redakti