Mustafa la 1-a (17-a de oktobro 1592-20-a de januaro 1639) estis sultano de la Otomana Imperio dum du regoperiodoj, nome el 1617 ĝis 1618 kaj el 1622 ĝis 1623.

Mustafa la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1591 (1591-06-24)
en Konstantinopolo
Morto 20-an de januaro 1639 (1639-01-20) (47-jaraĝa)
en Istanbulo
Tombo Hagia Sofia
Lingvoj turka
Ŝtataneco Otomana Imperio
Subskribo Mustafa la 1-a
Familio
Patro Mehmed la 3-a
Patrino Halime Sultan
Frat(in)oj Ahmed la 1-a • Alexander of Montenegro • Şehzade Mahmud • Şah Sultan
Okupo
Okupo reganto
vdr

Pri tiu frato de Ahmed la 1-a, Mustafa, oni konas, ke li suferis intelektan malkapablon aŭ almenaŭ neŭrozon kaj tiel li estis nur instrumento uzita en la konspiroj interplektitaj en la fikunvenoj de la kortego de la Palaco Topkapi. Eble la akuzo de mensa malkapablo estis nur akskuzo por lia apartigo el povo.[1] Dum la regado de lia frato Ahmed la 1-a, li estis enfermita en sia ĉambro, tipo de enkarcerigo kiu daŭris dum dek kvar jaroj kaj kiu estis ofte uzita laŭlonge de la otomana dinastio konata per la nomo Altın kafes («ora kaĝo»).

Lia patrino estis abĥazidevena sultanino. Ŝia nomo ne estas precize konata, sed ŝi estis populare konata per la nomo Halime aŭ Alime.

En 1618 Mustafa estos elpostenigita favore de sia juna nevo Osman la 2-a, sed post la murdo de Osman en 1622 li rekuperis la tronon kaj pluis en la posteno dum alia jaro. Li estis finfine elpostenigita kaj sendita al la palaco Bajezido. Li mortos dek ses jarojn poste pro naturaj tialoj. Entute li estis malliberigita 34 jarojn el la 48 jaroj de sia vivo. Li estis entombigita en la korto de Hagia Sofia.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Baki Tezcan (2010). The Second Ottoman Empire: Political and Social Transformation in the Early Modern World. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 110–2. ISBN 978-0-521-51949-6.
  2. Şefika Şule Erçetin (28a de Novembro 2016). Women Leaders in Chaotic Environments: Examinations of Leadership Using Complexity Theory. Springer. p. 80. ISBN 978-3-319-44758-2.

Bibliografio redakti

  • Sidney Nettleton Fisher. "The foreign relations of Turkey (1481–1512)" (PDF). Utrecht University. Arkivita el la originala (PDF) en 2004-11-17. Konsultita la 11an de aŭgusto 2020.
  • M. Çağatay Uluçay (1985). Padişahların kadınları ve kızları. Türk Tarih Kurumu.