Muzeo 1806 (Jena-Cospeda)

muzeo en Germanio

La Muzeo 1806 (germane: Museum 1806) troviĝas en Jena-Cospeda kaj memorigas onin pri la bataloj surlokaj de la tempo de Napoleono Bonaparte, Jenaer Straße nr 12.

Muzeo 1806
muzeo • muzeo de historio
Lando Germanio vd
Situo Jena
Adreso Jenaer Straße 12, 07751 Jena-Cospeda
Poŝtkodo 07751
Situanta sur Jenaer Straße
Estiĝo 1999
Koordinatoj 50° 56′ 52″ N, 11° 33′ 35″ O (mapo)50.9476511.55977Koordinatoj: 50° 56′ 52″ N, 11° 33′ 35″ O (mapo)
Muzeo 1806 (Jena-Cospeda) (Germanio)
Muzeo 1806 (Jena-Cospeda) (Germanio)
DEC
Muzeo 1806 (Jena-Cospeda)
Muzeo 1806 (Jena-Cospeda)
Situo de Muzeo 1806 (Jena-Cospeda)
Map
Muzeo 1806
Retpaĝo https://www.stadtmuseum-jena.de/de/822701
vdr
La muzea memorigloko.
Detaloj pri la bataloj in situ.
La t.n. Napoleona ŝtono ĉe Windknollen surmontete en Cospeda.

Priskribo de la loko redakti

Dediĉas sin la muzeo al eventego el la eŭropa historio: la Duobla batalo ĉe Jena kaj Auerstedt dum la Tria napoleona milito, en la 14-a de oktobro 1806.

Estinte privata kolekto, la ekspozicio publiken ekmontritis en 1999 en nova formo kaj kun nova enhavo. Tenadas kaj prizorgas ĝin la Instituto pri milithistoria esplorado de Jena (Institut zur militärgeschichtlichen Forschung Jena 1806 e.V.) kun daŭra subteno - ankaŭ kolektere - de la Urba muzeo de Jena. Ĝi situas rekte sur la iama batalkampo.

Ekspozicia travivaĵo redakti

Elmontritaĵoj pri la batalo kaj la militoj de 1806/07 inter Prusio kaj Franclando, riĉa kartaro kaj bildaro kiel ankaŭ raportoj de tiutempuloj informas rave la vizitantojn. Tia ĉio ebligas onin konkrete imagi al si la spacajn kaj strategiajn kondiĉojn de la historia luktado.

Krom detaloj pri la antaŭa historio, la kialoj, la paso de la eventoj, la mondpolitikaj sekvoj kaj la armila tekniko gravas ankaŭ la ŝanĝoj en la ĉiutaga vivo de la tuŝitaj homoj en la regionoj kaj la soldatoj kiel unuopuloj.

La rondiradon tramuzean plibonigas aŭd-vida eksplikilo. Akompanas la daŭran ekspozicion dum la tuta jaro multaj pluaj aranĝoj de la menciita societo (i.a. prelegoj, individuaj rondgvidadoj enmuzea kaj sub libera ĉielo).

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 108-109

Eksteraj ligiloj redakti