Muzeo Albertina

muzeo en Aŭstrio

La palaco Albertina troviĝas en la unua arondismento de Vieno, en Aŭstrio, en la kvartalo Hofburg. Ĝi estas muzeo depost 1804, kiam la konstruaĵo estis aranĝita por gastigi la desegnaĵojn, gravuraĵojn kaj akvarelojn kolektitajn de la duko Albert Kasimir von Sachsen-Teschen, bofilo de Maria Teresia.

Muzeo Albertina
Albertina
arta muzeo • print room
Lando Aŭstrio vd
Situo Innere Stadt
Poŝtkodo 1010
Situanta sur Albertinaplatz
Arkitekto(j) Emanuel Silva-Tarouca • Joseph Kornhäusel vd
Estiĝo 1776
Direktoro Klaus Albrecht Schröder
Koordinatoj 48° 12′ 16″ N, 16° 22′ 6″ O (mapo)48.2045616.36832Koordinatoj: 48° 12′ 16″ N, 16° 22′ 6″ O (mapo)
Muzeo Albertina (Vieno)
Muzeo Albertina (Vieno)
DEC
Muzeo Albertina
Muzeo Albertina
Situo de Muzeo Albertina
Map
Muzeo Albertina
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Parto de Q105525743 vd
Retpaĝo http://www.albertina.at/
vdr
La placo Albertina en Vieno, antaŭ la muzeo Albertina.

La kolekto de grafikaĵoj de la muzeo Albertina estas hodiaŭ la plej riĉa de la tuta mondo : ĝi entenas proksimume unu milionon da skizoj, kaj pli ol 65 000 desegnaĵojn fare de variaj majstroj : Albrecht Dürer, Petro Paŭlo Rubens, Rembrandt, Mikelanĝelo, Rafaelo, Leonardo da Vinci, sed ankaŭ Édouard Manet, Amedeo Modigliani, Paul Cézanne, Gustav KlimtEgon Schiele.

La palaco hodiaŭ spertas gravan renovigon : la centra korto retrovis en 2003 la aspekton, kiun ĝi havis en la 19-a jarcento, kun fasadoj rekonstruitaj laŭ la desegnaĵoj de Joseph Kornäusel. Nova, moderna dependaĵo entenos studcentron, bibliotekon kaj vastan halon por gastigi portempajn ekspoziciojn.

Eksteraj ligiloj redakti