Muzeo Haus Schwandke (Triptis)

muzeo en Germanio

La Muzeo Haus Schwandke (germane: Museum Haus Schwandke) troviĝas en Triptis, Alte Neustädter Straße nr 2.

Muzeo regionhistoria Haus Schwandke

Historio de la domo redakti

La kulturhistoria muzeo inaŭguritis en la 1997-a jaro en domo de 1929/30, kiu servis kiel loĝejo al la pentristo-majstro Walter Schwandke (1899-1981). Li testamente postlasis la domon al la urbo por kultura uzo.

Kolektoj redakti

Apartenas al la muzeaĵoj - krom la pentrista ilaro - historia vendeja ekipaĵo kaj diversaj sekcioj pr la urba historio.

Fokuso estas metita pri la historio de la regionaj dinastioj, kiun atestas kolekto de jarlibroj el Gotha kaj kortegaj kalendaroj krom riĉaj fakliteraturaĵoj de specialigita fakeldonejo el Hesio. Speciala atento fariĝas al la familioj nobelaj de la Gabelentz-oj kaj de la Pöllnitz-oj.

Kompleta "Sophien"-eldono de la verkoj de Goeto - en 137 volumoj - nombriĝas ankaŭ al la altvaloraĵoj de la muzeo. Ĝi troviĝas en bela burĝa loĝĉambro el la 1920-aj jaroj.

Sub libera ĉielo admireblas i.a. historia agrikultura tekniko kiun evoluigis en Triptis la firmao Müller & Scheuch.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 162-163

Eksteraj ligiloj redakti