Muzeo In Flanders Fields

militmuzeo en Ypres, Belgio

La Muzeo In Flanders Fields (MIFF, angle In Flanders Fields Museum, akronime IFFM) estas militmuzeo restrukturita en 1998 en la urbocentro de Ipro. La muzeo estas loĝigita en la rekonstruita Ŝtofhalo de la urbo kaj la Belfrido (Unesko Monda Heredaĵo) kaj gastigis remalfermitan konstantan ekspozicion pri la Unua Mondmilito en Belgio ekde 2012. La nomo de la muzeo baziĝas sur la milita poemo In Flanders Fields de la kanada John McCrae.

Muzeo In Flanders Fields
milita muzeo • muzeo • documentation centre
Lando Belgio vd
Situo Ipro
Adreso Grote Markt 34
Poŝtkodo 8900
Estiĝo 1998
Koordinatoj 50° 51′ 4″ N, 2° 53′ 9″ O (mapo)50.85122.8858Koordinatoj: 50° 51′ 4″ N, 2° 53′ 9″ O (mapo)
Muzeo In Flanders Fields (Belgio)
Muzeo In Flanders Fields (Belgio)
DEC
Muzeo In Flanders Fields
Muzeo In Flanders Fields
Situo de Muzeo In Flanders Fields
Map
Muzeo In Flanders Fields
Retpaĝo http://www.inflandersfields.be
vdr
Logoo ekster la muzeo
Tuchhallen
Muzeo In Flanders Fields (2016)

La MIFF havis pli ol 2.9 milionojn da vizitantoj inter 1998 kaj 2011, kio egalas al ĉirkaŭ 215,000 je jaro. En 2013 la muzeo havis 295 000 vizitantojn kaj por la 100-a datreveno de la Unua Mondilito en 2014 ĝi atingis bone pli ol 400 000, kio estas la plej alta nivelo ĝis nun

Historio redakti

La MIFF malfermiĝis en Ipro en aprilo 1998, anstataŭigante ekzistantan ekspozicion en la regiono. Ĝi altiras multajn el la ĉirkaŭ 500.000 turistoj kiuj vizitas la unuamondmilitajn batalkampojn en Flandrio ĉiujare. Simila al la Imperia Milita Muzeo en Londono, ĝi provas realisme prezenti armeajn fenomenojn de historio kiel ekzemple tranĉeoj.

Ekde 2011 ĝi estis restrukturita kun la celo bonvenigi pli da vizitantoj el la tuta mondo. La reviziita ekspozicio malfermiĝis en junio 2012, alportante ĝin pli proksime al ordinaraj soldatoj. Pluraj privatuloj donacis ekspoziciaĵojn de la familiaj kolektoj. Pluraj ŝtataj gastoj vizitis la muzeon por marki la datrevenon de "100 Jaroj de la Unua Mondmilito". Ĝi vidas sin kiel parto de la Pacurbo de Ipro kaj ĝia koncepto estas integrita en pacprotektan reto.

Vizito redakti

La MIFF bonvenigas siajn gastojn per interaga, personigita brakringo de memora papavo. En Flanders Fields ofertas kvar promenojn: Kronologia Promenado, Tema Promenado, Ikoneca Popola Promenado kaj Reflekta Promenado.

De socia kaj arme-historia perspektivo, la antaŭmilita periodo kaj la kvarjaraj okazaĵoj sur la Okcidenta Fronto, ĉu en Westhoek, NieuwpoortArmentières, estas prezentitaj en multmedia kaj fidela maniero. Pli detale ekzamenas la okazaĵojn en la Ipro Elstaraĵo, kiel la Batalo de la Izero, la Bataloj de Ipro kaj la Ofensivo de la Cent Tagoj, same kiel la sperto de tranĉea kaj minmilitado, militpropagando, kaptiteco kaj kuracado estas ekzamenitaj pli detale.

La vizitanto ankaŭ estas kuraĝigita grimpi la Belfridon kun 231 ŝtupoj, kiu estas Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1999, por havi impreson de la iamaj batalkampoj kaj la ĉirkaŭaĵo.

La MIFF montras pli ol 2,000 ekspoziciaĵojn en siaj regiono, inkluzive de: Uniformoj, armiloj kaj ĉiutagaj aĵoj. Multmediaj sistemoj kiel tuŝekranoj, videoprojekcioj kaj sonpejzaĝoj proksimigas la eventojn de la jaroj 1914 ĝis 1918 al la vizitanto.

Sciocentro redakti

Sciocentro kun arkivo, kelkaj el kiuj ankaŭ estas alireblaj interrete, havas pli ol 5,000 librojn pri la Unua Mondomilito en sia stokregistro, same kiel mapojn, fotojn, gazetojn, revuojn, taglibrojn, leterojn kaj aliajn dokumentojn. Koneksa datumbazo enhavas ĉirkaŭ 400 biografiojn pri personaj tiamaj rakontoj.

La muzeo ankaŭ elmontras la multvoluman Ireland's Memorial Record, kompilitan fare de la Irlanda Nacia Militmonumento en la 1920-aj jaroj, kun la nomoj de 10,000 civiluloj kaj falintaj soldatoj de la nacioj implikitaj en la milito.

En 2014, kune kun la Arkeologia Sekcio de la Universitato de Gento kaj la Provinco Okcidenta Flandrio, la "Centro por Historia & Arkeologia Aera Fotografio " estis malfermita, kiu enhavas pli ol 20,000 dokumentojn rilatigantajn al la fronta areo tiutempe.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti