Muzeo Sankta Kruco

La Muzeo Sankta Kruco estas grava konstruaĵo de la 16a jarcento de la urbo de Toledo (Hispanio). Origine ĝi estis grava hospitalo. Ĝia transformo en muzeo okazis en la 19a jarcento. La hospitalo estis fondita de la kardinalo Mendoza por centrigi la zorgadon de orfoj kaj necesuloj de la urbo. Ĝi havas elstaran platereskan pordegon, verko de Alonso de Covarrubias. La konstruaĵo havas planon de greka kruco kaj kvar kortojn, el kiuj du fariĝis komplete. La unuan faris Covarrubias kaj tra ĝi oni aliras al la supra etaĝo tra triera ŝtuparo.

Muzeo Sankta Kruco
muzeo • ekshospitalo [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 36″ N, 4° 1′ 14″ U (mapo)39.86013-4.02057Koordinatoj: 39° 51′ 36″ N, 4° 1′ 14″ U (mapo)

Muzeo Sankta Kruco (Kastilio-Manĉo)
Muzeo Sankta Kruco (Kastilio-Manĉo)
DEC
Muzeo Sankta Kruco
Muzeo Sankta Kruco
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Muzeo Sankta Kruco
Vikimedia Komunejo:  Museo de Santa Cruz (Toledo) [+]
vdr
Muzeo Sankta Kruco, Toledo, klostro.

La muzeo havas du etaĝojn. La kruca parto havas la du etaĝojn. En la norda parto estis kapelo. La muzeo havas sekciojn de Arkeologio, Belarto kaj Artoj de Dekoracio, kiuj inkludas montron de popola toleda manfarado.

Estis hospitalo kaj antaŭe ŝajne stelobservatorio de Alfonso la 10-a (13a jarcento). La signo de la kruco estas videbla centre de la interesa renesanca platereska fasado kaj desktre kuglospuroj de la batalo por la Alkazaro de Toledo dum la Hispana Enlanda Milito kaj ĉefe ĉirkaŭ fenestro en angulo. En iama klostro videblas restoj el diversaj epokoj, interesa ŝtuparo, en supra etaĝo muzeeto pri ceramiko, kaj en iama preĝejo muzeo kun pentraĵoj de El Greco (Veronika, Kronigo de la dipatrino, Ĉieliro de la dipatrino, Sankta Familio) inter alia.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti