Muzeo Unteres Schloss (Greiz)

La Regionhistoria muzeo Unteres Schloss (germane Heimatmuseum im Unteren Schloß) troviĝas en Greiz, Burgplatz nr 12.

Muzeo Unteres Schloss

konstruaĵo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 39′ 20″ N, 12° 12′ 3″ O (mapo)50.655612.2008Koordinatoj: 50° 39′ 20″ N, 12° 12′ 3″ O (mapo)
Muzeo Unteres Schloss (Greiz) (Turingio)
Muzeo Unteres Schloss (Greiz) (Turingio)
DEC
Muzeo Unteres Schloss (Greiz)
Muzeo Unteres Schloss (Greiz)
Situo de Muzeo Unteres Schloss (Greiz)
Muzeo Unteres Schloss (Germanio)
Muzeo Unteres Schloss (Germanio)
DEC
Muzeo Unteres Schloss
Muzeo Unteres Schloss
Situo de Muzeo Unteres Schloss
Map
vdr
La Malsupra kastelo en Greiz, fone la turo de la paroĥa preĝejo.

Historio redakti

La muzeo de la urbo Greiz troviĝas en la Malsupra Kastelo, kiu formas kune kun la paroĥa kirko imponan ensemblon kun konstrustilaĵoj de la romaniko ĝis la 19-a jarcento. Ĝi fonditis en 1929 sub la titolo Reußisches Heimatmuseum. Krom la regionhistoria sekcio kaj la gapsalonoj pri tekstilaĵoj gastigas la ejo ankaŭ la porturisman informagentejon kaj la muziklernejon. En la nobla supra etaĝo, la iamaj salonoj loĝadaj kaj reprezentaj de la reganto, estas la muzeo. Menciindas aparte la galerio kun la vintra ĝardeno, la vestiĝsalono de la princino kaj belaj aliaj privataj salonoj.

Kolektoj redakti

Daŭraj ekspozicioj redakti

La en la daŭra ekspozicio prezentitaj temoj jenas:

  • Konstruhistorio de la Malsupra Kastelo
  • Historio de la eta princolando Reuß älterer Linie
  • Sinjoroj, grafoj kaj princoj de la princolando Reuß älterer Linie
  • Vivostilo kaj ĉiutaga vivo de la princoj kaj landaj regantoj
  • Henriko la 22-a de Reuß-Greiz kaj sia komplika kaj opona rilato al la prusa kanceliero Otto von Bismarck
  • Personuloj de la kortego kaj de la publika vivo en la rezideja urbo
  • Historio de la konservema evangelia landa eklezio
  • Historio de la urbo Greiz
  • Historio de la muzeo
  • La porcelanfabriko Fraureuth
  • La Kolekto pri skulptaĵoj Carl Röder
  • Kio signifas Der Freya?

Per nedaŭraj specialaj ekspozicioj regule okazantaj ankoraŭ pli detale esploratas temoj rilataj al la regiono.

Gapsalonoj pri teksaĵoj redakti

La teksejoj kaj poste la tekstilindustrio influis la evoluon de Greiz dum pli ol duona jarmilo. En interaktiva gapateliero ene de iamaj ekonomiaj ĉambroj infanoj kaj maturuloj povas ne nur gapi, legi, aŭskulti sed ankaŭ mem fabriketi. La daŭra ekspozicio montras dokumentojn pri la komencoj de la greiz-aj teksaĵindustrio, rakontas la evoluon ĝis la 20-a jarcento kaj videbligas funkciantajn teksmaŝinojn, Jaquard-teksilojn, mekanikajn teksmaŝinojn kaj bobenilojn.

Krome okazas de tempo al tempoj aldonaj nedaŭraj ekspozicioj.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 87-88

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri la muzeo. Arkivigite je 2017-09-27 per la retarkivo Wayback Machine