Muzeo de Hercegovino

muzeo en Bosnio kaj Hercegovino

La Muzeo de Hercegovino (bosne, kroate kaj serbe Muzej Hercegovine / Музеј Херцеговине) situas en Trebinje ((cirile Требиње), la plej suda urbo de la Serba Respubliko, unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino.

Muzeo de Hercegovino
muzeo
Lando  Bosnio kaj Hercegovino
Situo Trebinje
Adreso Стари град 59 / Stari grad (malnova urbo) 59
Poŝtkodo 89101
Estiĝo 1952
Retpaĝo Oficiala retejo
vdr

La muzeon iniciatis la bosna verkisto kaj serba respektiva jugoslava diplomato Jovan Dučić (1871-1943), kiu heredis al la estonta muzeo multajn historiajn ekspoziciaĵojn. Fondita en 1952, ĝi estas dediĉita al la arkeologia, kultura kaj historia pasinteco de Hercegovino ĝenerale kaj la ĉirkaŭaĵo de la urbo Trebinje specife. En 2019 la muzeo ricevis fakon por naturhistorio. Ĝi situas en iama kazerno de la Habsburga imperio en la malnova urbo Trebinje ĉe la bordo de la rivero Trebišnjica, kiu poste dum la 20-a jarcento estis utiligita kiel gimnazio kaj en 1989 la muzeo translokiĝis al sia nuna loko. La muzeo havas 1500 m² da spaco, el kiuj 800 m² estas malfermitaj al publiko.

Eksteraj ligiloj redakti