Muzeo de Pola Historio en Varsovio

Pola historia muzeo

Muzeo de Pola Historio en Varsovio (pole Muzeum Historii Polski w Warszawie) estas muzeo kies tasko estas prezentado de la plej gravaj eventoj de la pola historio, kun aparta konsidero de polaj liberecaj tradicioj. Ĝi fondiĝis la 2-an de majo 2006 en Varsovia Kastelo. Provizora sidejo estas ĉe la strato Mokotowska 33/35.

Muzeo de Pola Historio en Varsovio
muzeo de historio [+]

LandoPollando

SituoVarsovio
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]


Vikimedia Komunejo:  Muzeum Historii Polski [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio de planata muzeo redakti

La muzeo kreiĝis per dispono de ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo. Ĝi ankaŭ ricevis statuton, tamen sen certigo de financado.

Malfermo de daŭra ekspozicio estis unue planata por la jaroj 2012–2013, tamen lige kun malfacilaĵoj pri konstruado kaj trovo de provizora sidejo estis prokrastita ĝis 2018. La 6-an de decembro 2009 rezulte de konkurso ekestis projekto de la nova konstruaĵo, kiun konceptis laborejo de Bohdan Paczowski – Paczowski et Fritsch Architectes el Luksemburgo. Finfine ĝi aperos sur la tereno de Varsovia Citadelo, apud translokiĝinta Katin-Muzeo en Varsovio.

Julie 2015 Konsilio de Ministroj voĉdonis plurjaran programon kun financado en la jaroj 2016–2019 per 310 milionoj da zlotoj.

La objekto havos surfacon de 24 mil m² aŭ preskaŭ 50 mil m². Post malfermo ĝi montros la plej gravajn fadenojn de la pola historio – la ŝtato kaj nacio, kun aparta konsidero de la temaro pri libereco: tradicio de la pola parlamentismo, institucioj kaj civitanaj movadoj, batalo pri libero kaj sendependeco. La konstanta ekspozicio montros la plej gravajn fadenojn, de la respubliko de nobelaro de la 16-a jarcento ĝis Solidareco. La ekspozicio ankaŭ dokumentos kaj prezentos politikan kaj socian historion, kulturon kaj kutimojn. La prezentaĵo estos plejparte rakonta, kun utilogo de kolektoj (akiritaj, aĉetotaj, deponaĵoj) kaj per la plej modernaj ekspoziciaj instalaĵoj, en tio aŭdvidaj kaj plurmediaj teknikoj. Aplikata tekniko facilogos al vizitantoj sperti etoson de malnovaj epokoj, kaj samtempe helpos kolekti riĉajn provizojn de la scio pri la historio kaj la pola kulturo.

Provizora muzeo redakti

Direktoro de la muzeo estas Robert Kostro, prezidanto de la programa konsilio - Wojciech Roszkowski, vicprezidanro – Henryk Samsonowicz. Inter la membroj troviĝas ankaŭ Andrzej Nowak kaj Andrzej Rottermund.

Pli frue estis interalie Władysław Bartoszewski, Norman Davies, Wojciech Kilar, Janusz Kurtyka, Ryszard Legutko, Andrzej Paczkowski.

Ĝis inaŭguro de la konstanta ekspozicio la muzeo disvolvas esploran, edukan kaj popularigan agadon. La muzeo realigas ankaŭ internaciajn projektojn, serve al promocio de la pola historio.

Agado redakti

La muzeo prezentas sian agadon kadre de Sciencaj Piknikoj en Varsovio. Interrete rigardeblas 15 ekspozicioj kiel Witold Pilecki, La vojo al Barato. Polaj setlejoj (1942-1948), Unio de Horodło, Mauthausen-Gusen. Memoro kaj forgeso - ankaŭ malfermita maje 2017 en la Universitato de Vieno aŭ promocio de pollingva libro de hungara historiisto István Kovács, Miraklo apud Vistulo kaj Balta Maro. Piłsudski - Katin - Solidareco, en majo 2017.

La 13-an de aprilo 2020 okazis premiero de dokumenta filmo Kłamstwo katyńskie (Katina mensogo) en YouTube kun angla kaj rusa versioj (kontribuo de la Federacio de Katinaj Familioj) ; Kłamstwo katyńskie

Eksteraj ligiloj redakti