Muzeo pri ceramikaĵoj (Bürgel)

muzeo en Germanio

La Muzeo pri ceramikaĵoj (germane: Keramikmuseum) troviĝas en Bürgel, Am Kirchplatz nr 2.

Muzeo pri ceramikaĵoj
muzeo • muzeo pri ceramiko
Lando Germanio vd
Situo Bürgel
Adreso Am Kirchplatz 2; 07616 Bürgel
Poŝtkodo 07616
Koordinatoj 50° 56′ 33″ N, 11° 45′ 19″ O (mapo)50.94246311.755186Koordinatoj: 50° 56′ 33″ N, 11° 45′ 19″ O (mapo)
Muzeo pri ceramikaĵoj (Bürgel) (Germanio)
Muzeo pri ceramikaĵoj (Bürgel) (Germanio)
DEC
Muzeo pri ceramikaĵoj (Bürgel)
Muzeo pri ceramikaĵoj (Bürgel)
Situo de Muzeo pri ceramikaĵoj (Bürgel)
Map
Muzeo pri ceramikaĵoj
Retpaĝo https://www.keramik-museum-buergel.de/
vdr
Ekstero de la muzeo, malantaŭ la Kirko Sankta Johano.
Pompa vazo de ceramikaĵfarista korporacio.

Priskribo redakti

La ununura muzeo de Turingio kun fokuso ceramikaĵa ekde 2003 gastis en sia iama ĉirkaŭaĵo, en la restaŭrita Malnova lernejo, konstruaĵo de 1754. La ampleksa kolekto dokumentas la ne tute kvin jarcentojn da ceramikaĵfabrikado en la vilaĝo kiu daŭras ĝis nun.

Fundamento de la kolektoj estas pecoj, kiuj estis prezentataj dum al unua metia foiro de Bürgel en 1880. Instiganto estis Lia grandduka moŝto Carl Alexander de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Li komisiis en la 1879-a jaro la skulptiston Georg Kuhla el Ruhla nove aranĝi la eksan lernejon. Tio ebligis plibonigon de la potfarista metio en la komunumo kaj malfermis al ĝi novajn perspektivojn. Tiel ankaŭ estis sekurigita la travivo de tiu metio surloke.

Kolektoj redakti

Jam ekde la epoko de Kontraŭreformacio oni faris potojn en Bürgel. Sed nur en la jaro 1660 unuiĝis kelkaj metiistaj familioj al kooperativa korporacio. Tion atestas krom kelkaj aparte por tiu okazo faritaj ceramikaĵoj, fondiĝa dokumento, korporaciaj kesto kaj flago. Estas prezentataj pompaj vazoj el la 18-a jarcento kaj la por tiu regiono tipa ĉiutaga vazaro el ceramiko kaj argilo. Ĝis la fino de la 19-a jarcento ĝi troviĝis en ĉiu kuirejo kaj deponejo.

La teknika konekto de vazarbakado klariĝas en la muzeo meze de instalaĵo de Kasela forno. Tre proksime de la muzeo troviĝas la lasta tia forno kiu estis uzata ĝis 1953 kaj kies uzo produktis la por Bürgel tipa bluan koloron. Tio estis ankoraŭ hodiaŭ ĉefa identencigilo de la bürgel-aj ceramikaj produktoj.

Informas onin la emontrejo ankaŭ pri ĉiuj aliaj aspektoj gravaj por la potfarado kiel ekz. la ekspluato de argilo kaj ligno kaj la komercado per ĝi. Ne nur la malfacilaj vivo- kaj laborkondiĉoj de la potfaristaj familioj prezentats sed ankaŭ la ekonomia krizego en la komunumo dum la lasta triono de la 19-a jarcento. La laboro de ĉe la potfarista rado pro malgranda produktokvanto malgajnis la bazon kontraŭ la industriigo aliloke. Pozitiva kontraŭe estis la fondo de la loka uzinaro Thonwaaren- und Majolikafabriken: la tie farita en novbaroka kaj novrenesanca stiloj ornamita ceramikaĵaro ekfuroris en la tuta mondo.

Granda trezoro de la muzeo esta krome la vazoj en la stilo de Secesio, kiu iĝis je la komenco de la 20-a jarcento laŭ iniciativo de Henry Van de Velde, kiu agadis kiel konsilisto pri industrio kaj artmetiado en la Grandduklando Sachsen-Weimar.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 35-36

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2017-04-08 per la retarkivo Wayback Machine