My Little Pony

serio

My Little Pony: Friendship is Magic (esperante Mia eta Poneo: Amikeco estas magia) estas animacia televida serio, montrata de la usona kanalo «Discovery Family» (antaŭe «The Hub»). Nuntempe ekzistas naŭ sezonoj de la serio; ĉia sezono, krom la tria, enhavas 26 epizodojn. Oni montras ilin en multaj landoj je pli ol 10 lingvoj. Aŭtoro de la serio estis Lauren Faust; nuntempe la krea direktoro estas Jayson Thiessen.

My Little Pony
animacia televida serio
Originala titolo My Little Pony: Friendship Is Magic, My Little Pony: Friendship is Magic
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Kanado, Usono
Ĝenro porinfana televida serio, fantasta televida serio, aventura televida serio, comedy television series
Muziko de Daniel Ingram • Steffan Andrews • Caleb Chan
Amplekso
Sezonoj 9
Epizodoj 222
Daŭro sen reklamoj 22
Elsendo
Elsendita 10 okt. 2010 – 12 okt. 2019
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr
My Little Pony
animacia televida serio
Originala titolo My Little Pony: Friendship Is Magic, My Little Pony: Friendship is Magic
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 sep. 2011
Ĝenro porinfana televida serio, fantasta televida serio, aventura televida serio, comedy television series
Scenaro Lauren Faust • Chris Savino
Loko de rakonto Ekvestrio
Muziko de Daniel Ingram • Steffan Andrews • Caleb Chan
Produktinta firmao Allspark 
WildBrain 
Panini Group
IMDb
vdr

Mondo redakti

Intrigo de la serio okazas en fikcia lando nome Ekvestrio (Equestria, de latina equus 'ĉevalo'), kiun loĝas raciaj poneoj kaj kelkaj aliaj estaĵoj. Ekvestrio situas en fantasta mondo, kie loĝas ankaŭ drakoj, grifoj, mantiĥoroj ktp. Krome, ekzistas malproksimaj landoj, kie loĝas ekzemple zebroj (ilia kulturo respondas al la afrika).

Vetero, tago, nokto kaj sezonoj ne ŝanĝas mem en Ekvestrio. La regantoj, princinoj Celestio (Celestia) kaj Luno (Luna), responsas pri movo de suno kaj luno; la veteron direktas pegazoj, kiuj movas nubojn laŭ ĉielo. Oni ŝanĝas sezonojn per magio aŭ per kolektiva laboro, depende de tradicioj de setlejo kaj de ĉeesto de spertaj magiistoj. La nura loko, kie ĉio kreskas kaj ŝanĝas sin mem, estas Ĉiamlibera Arbaro (Everfree forest), kiun poneoj rigardas tial kiel timiga loko.

La poneoj, kiuj loĝas Ekvestrion, estas divideblaj en kelkajn specojn:

  • Teraj poneoj — simple ordinaraj poneoj. Ili estas tre laboremaj kaj plej proksimaj al naturo.
  • Pegazoj — poneoj, kiuj havas flugilojn. Ili povas iri sur nuboj. Ilia ĉefa profesio estas direkto de vetero.
  • Unukornuloj — poneoj, havantaj magian kornon, kiu povas fari miraklojn. Ilia ĉefa scipovo estas telekineso, sed ili povas studi ankaŭ aliajn magiajn artojn. Plej ofte ili havas profesiojn, kiuj bezonas delikatan laboron.
  • Alikornuloj — poneoj, kiuj havas kaj flugilojn, kaj kornon. Tiele, ili estas la nuraj poneoj, kiuj direktas veteron kaj posedas magion samtempe. Nun oni konas kvin alikornulojn: princinojn — Celestia, Luna, Cadence, Twilight kaj Flurry Heart.

Laŭ L. Faust, ĉiuj specioj de poneoj havas magion; unukornuloj simple kontrolas ĝin pli bone. Ĝuste per la magio teraj poneoj interkomunikas kun naturo, kaj pegazoj iras sur nuboj.

Kiam poneoj iĝas adolta, ili ricevas «ĉarman markon» (cutie mark) — signon sur lumbo, kiu montras ilian specialan talenton aŭ vivan destinon.

Intrigo redakti

La ĉefa rolulino estas unukornulo nome Twilight Sparkle («Krepuska Fajrero»), lernanto de la princino Celestio. Ŝi sidis ĉiam kun libroj kaj volis interkomuniki kun neniu. Tial la princino ordonis al ŝi trovi amikojn, kaj sendis ŝin kun ŝia asistanto, drako Spike, en urbon Ponyville. Tie ŝi renkontas diversajn poneojn, siajn novajn amikojn: kvereleman Rainbow Dash, elegantan Rarity, laboreman Applejack, timeman Fluttershy kaj viglan Pinkie Pie. Kune ili esploras la urbon, solvas problemojn de loĝantoj kaj trovas novajn amikojn. Ĉiufoje, kiam Twilight Sparkle ekscias ion novan pri la amikeco, ŝi informas Celestion pri tio.

Personoj redakti

 
La ĉefaj personoj. Maldekstre dekstren: Pinkie Pie, Rarity, Rainbow Dash, Twilight Sparkle, Applejack kaj Fluttershy.

La intrigo disvolviĝas ĉirkaŭ aventuroj kaj ĉiutaga vivo de la ponea unukornulo Krepuska Fajrero (Twilight Sparkle) (voĉas Tara Strong, kantas Rebecca Shoichet), de ŝia asistanto, draketo Krifo (Spike) (voĉas Cathy Weseluck), kaj de ŝiaj amikinoj en Poneurbo (Ponyville), inkluzive:

  • Ĉielarka Impeto (Rainbow Dash), kverelema pegazo, kiu helpas direkti veteron (voĉas Ashleigh Ball);
  • Rareto (Rarity), moda fascina unukornulo kun dizajna talento (voĉas Tabitha St. Germain, kantas Kazumi Evans);
  • Vibratimanto (Fluttershy), timema pegazo, kiu tre amas bestojn (voĉas Andrea Libman);
  • Rozeta Torto (Pinkie Pie), vigla poneo, kiu ŝatas fari festenojn (voĉas Andrea Libman, kantas precipe Shannon Chan-Kent);
  • Bonpomo (Applejack), laborema poneo el poma bieno (kiu nomiĝas Dolĉaj Pom-akreoj) en rando de Poneurbo (voĉas Ashleigh Ball).

Duarangaj Personoj redakti

Krome, en la serio ĉeestas multaj sekundaraj personoj.

  • Krifo (Spike), Drakido kiu estas adjunkto de Krepuska Fajrero. Krifo naskiĝis el ovo kiun Krepusko rompiĝis kiam ŝi juna estis, poste li loĝas kun ŝi. Li estas kuriero de Krepusko kaj Ĉielestra kaj sendas leterojn kun sia fajro magia el lia buŝo. Li enamiĝis kun Raraĵo do li faros ion ajn por helpi ŝin. Li estas eta drako de koloro purpura kun puntoj verdaj.
  • Princino Ĉielestra (Princess Celestia), la "Princino de la Tago" kaj la primara reganto de Ĉevalestrio kun sia fratineto Princino Luna. Por jarmilo ŝi regis lunon ankaŭ dum la forpelo de ŝia fratineto. Ŝi estas blanka kun roza, purpura, verda kaj cejanblua kolharo kaj vosto kaj roz-purpuraj okuloj. Ĉiam ŝi portantas tiaron oran, kolumon kaj hufferojn kaj havas malsamajn flugilojn ankaŭ la plej longan kornon ankaŭ alta estas kompare al aliaj princinoj. Ŝia ĉarma marko estas signo de Suno granda. Ofte Princo Ĉielestra estas bonanima, pacienca kaj komprenema kaj volas siajn regnanojn estu malformale apud ŝi malgraŭ stato ŝia tamen ŝi ŝercante estas. Fenikso (Flambirdo) nomata Filomeno estas la dombesto de la Princino. (Voĉas Nicole Oliver)
  • Princino Luna (Princess Luna), la Princino de la Nokto kaj Princino de Ĉevalestrio apud ŝia fratino plejaĝa Ĉevalestra, estas alikorno indiga malhela kun blua malhela kolharo eterna, vosto kaj bluvera okuloj. Ŝia ĉarma marko estas blanka luno. Ŝi parolas kun akcento angla kaj plej formala. En epizodo "Princess of the Night" ŝi posedas povon por eniri sonĝojn de aliaj poneoj por solvi siajn timojn. Ŝia tragedio ekis kiam ŝi livigis kaj mallevigi lunon ĉiunokte sed ĵaluziĝis de Ĉielestra kiam la poneoj dormis kaj tiel ili ne aprezis ŝian laboron. Ŝia ĵaluzo transformis Luna sekve al Koŝmara Luno. Ĉielestro forpelis Koŝmaran Lunon al Luno post puĉo kie ŝi provis eternan nokton fariĝi sur la mondo. Kiam Koŝmara Luno eskapis el ŝia Luna forpelo, ŝi reprovis ĉiamnoktiĝi la mondon de nove la Ses Heroinoj uzis Elementojn Harmoniajn por retransformi ŝin al Luna denove kaj sekve ŝi revenis apud la trono de Ĉielestra. (Voĉas Tabitha St. Germain)
  • Princino Kadenco (Princess Mi Amore Cadenza aŭ Cadence) estas la reganto de la Kristala Imperio kaj la Princino de la ameco. Ŝi estas rozeta alikornia poneo (antaŭe Pegazo) kaj la bonevino de Princino Ĉielestra kaj Princino Luna, edzino al frato granda de Krepusko Fajrera kaj bofratino. Ŝi estis la vartistino de Krepusko Fajrero dum ŝia juneco kaj memoras tion tempon favore. (Voĉas Britt McKillip)
  • Brilanta Kiraso (Shining Armor) estas unikornio kaj la edziĉo de la princino Kadenco kaj la frato de Krepuska Fajrero. Li estas la ĉefgardisto de Kanterloto kaj la kunreganto kun Kadenco  Brilanta Kiraso estas mild-maniera kaj amema poneo kiu amegas Kadencon kaj sian fratineton, Krepuska Fajrero kiu nomigas lin kiel B.B.B.F.F.(Big Brother Best Friend Forever, aŭ Frata Amiko Bonega Eterna F.A.B.E.) . Ili ne interkomunikis kiam Krepusko translokis al Poneurbo. Li irigis norde al la Kirstala Imperio kiam ĝi reaperis post 1,000 jaroj kaj helpis la precipaj 6 kaj Princino Kadenco defendi ĝin kontraŭ sia eksregisto, Reĝo Ombra. (Voĉas Andrew Francis)

Populareco[1] redakti

Kvankam komence la kreintaro destinis la serion por infana spektantaro, konjekte infanina spektantaro, ĝi iĝis tre populara inter malatendaj spektantoj, precipe inter viraj junuloj je 15-35 jaroj. Ŝatantoj de la serio nomas sin «brony» (de anglaj bro 'frato' kaj pony 'poneo'). La plejaĝa spektantaro suprize estis al Hasbron, Lauren Faust kaj aliaj kreintoj de la animacio. La spektantaro estas nun pli ol 7 milionoj da spektantoj.[2]

Notoj kaj fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti