Myohyang-san

monto en Nord-Koreio

Myohyang-sanMonto Mjohjang (koree 묘향산) estas monto en Nord-Pjongan, Nord-Koreio (40.03N, 126.28E). La nomo devenas de la mistikaj formoj kaj parfumoj kiuj troviĝas en la loko.

Myohyang
Koreaj nomoj
Korea alfabeto 묘향산
Ĉina skribo 妙香山
Norma transskribo
(ekde 2000)
Myohyangsan
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Myohyang-san
Pohyon Templo, Myohyang-san
Pohyon Templo, Myohyang-san
montara sistemo
Alteco 1 909 m
Situo Nord-Koreio, Provinco Nord-Pjongan
Geografia situo 40° 1′ N, 126° 20′ O (mapo)40.018611111111126.33305555556Koordinatoj: 40° 1′ N, 126° 20′ O (mapo) f4
Myohyang (Norda Koreio)
Myohyang (Norda Koreio)
DEC
Myohyang
Myohyang
Situo de Myohyang
Map
Myohyang
vdr
Pohyon templo

Myohyang-san estas turisma vidindaĵo kaj multaj naciaj turistoj vizitas ĝin ĉiu jare. Kelkaj marŝadaj vojoj ekzistas ĉi tie. Krom la belvido, turistoj estas allogitaj de la Pohyon templo, konstruita en la 11-a jarcento, la Sangwon ermitejo, la Kumgang ermitejo, aŭ la Habiro ermitejo.

La Ryongmun kaverno estas ankaŭ malfermita publike. La Internacia Amikeca Ekspozicia centro situas ĉe la monto, unu el plej grandaj trezorejoj en la mondo.

La Hotelo Hyangsan servas al luksaj vizitantoj, kaj la Hotelo Chongchon dua klasa Hotelo.