Námestovo

urbo de Slovakio

Námestovo, hungare Námesztó, pole Namiestowo estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Námestovo, kies distriktejo estas.

Námestovo
pole: Namiestowo, hungare: Námesztó
urbo
Námestovo aŭtune
Oficiala nomo: Námestovo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Námestovo
Historia regiono Supra Hungario
Parto de Oravio
Montaro Oravská Magura
Akvobaraĵo Oravia akvobaraĵo
Rivero Blanka Oravo
Situo Námestovo
 - alteco 614 m s. m.
 - koordinatoj 49° 24′ 10″ N 19° 28′ 53″ O / 49.40278 °N, 19.48139 °O / 49.40278; 19.48139 (mapo)
Areo 44,448 km² (4 444,8 ha)
Loĝantaro 8 123 (31.12.2007)
Denseco 182,75 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Oravská kotlina
Unua skribmencio 1558
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 029 01
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj NO
NUTS 509868
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Námestovo
Retpaĝo: www.namestovo.sk
Portalo pri Slovakio
Placo de Hviezdoslav en Námestovo

Situo redakti

Námestovo situas laŭ bordo de akvorezervujo, laŭ flankovojoj. Dolný Kubín troviĝas 30 km.

Historio redakti

Francisko Thurzó fondis vilaĝon por servutuloj en 1557. Familio Thurzó konstruis luteranan preĝejon en 1612, iom poste la komunumo ricevis la rangon kampurbo kun foirorajto. En 1671 la loko estis centro de ribelo kontraŭ Habsburgoj. Fine de la ribelo oni ekzekutis 25 da ribelintoj. La loĝantaro okupiĝis pri komercado kaj manfaradoj, precipe pri teksado. Alvenis ankaŭ judoj, sinagogo, uzino por biero kaj akvomuelejoj konstruiĝis. En 1776 Maria Teresia konfirmis la urborajton. En 1910 en la urbeto loĝis 1577 da loĝantoj (1271 slovakoj, 158 germanoj, 140 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Námestovo, kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio kaj iĝis unu el la centroj de slovaka kulturo. Okazis incendio en 1943, la milito detruis la urbon en 1944. Akvorezervujo formiĝis helpe de rivereto Oravo en 1954. En 2001 loĝis en la urbo 8135 da homoj (8025 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En fono montaro Oravská Magura kun monto Magurka, antaŭe "baseno" apud malalta akva nivelo – reguligita bordo de la akvabaraĵo apud enfluejo de Blanka Oravo, devene konstruita por evoluo de akva skiado