Nándor Knauz
hungara historiisto, arkivisto, pastro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1873)
Nándor KNAUZ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Knauz Nándor estis hungara historiisto, arkivisto, pastro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1873).
Nándor Knauz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1831 en Óbuda |
Morto | 26-an de aprilo 1898 (66-jaraĝa) en Bratislavo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto • katolika sacerdoto |
Nándor Knauz [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1831 en Óbuda. Li mortis la 26-an de aprilo 1898 en Hungario, en Pozsony.
Biografio redakti
Nándor Knauz lernis filozofion en Nagyszombat, teologion en Esztergom. En 1854 li pastriĝis. Komence li instruis, baldaŭe li iĝis inspektoro. Ekde 1860 li ricevis arkivan postenon en Esztergom. En 1871 li ricevis la rangon kanoniko, en 1878 abato, en 1890 titulara episkopo, en 1895 preposto. Li partoprenis en redaktadoj de 2 ekleziaj periodaĵoj.