Grafo Nándor Plotényi [plotEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Plotényi Nándor estis hungara violonisto, pianisto.

Nándor Plotényi
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de aŭgusto 1844(nun 1844-08-29)
en Hungario Nagyláz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 5-an de majo 1933 (1933-05-05)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianistoaranĝistokomponisto
vdr

Nándor Plotényi [1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1844 en Nagyláz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Veliki Lazi en Ukrainio), li mortis la 5-an de majo 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ede Reményi malkovris muzikan talenton de Nándor Plotényi en 1862, poste Reményi instruis lin. Post 2 jaroj li estis jam violonista akompananto de Reményi, memstare li debutis en 1867 en Pest (urbo). Post koncertadoj en 1870 li estis violonisto de orkestro de la Nacia Teatro de Pest. En la sama jaro li grafiĝis. Iom poste li translokiĝis al Parizo, kie li edziĝis, krome li recitalis, kelkfoje kun Ferenc Liszt kaj Johannes Brahms. Baldaŭ li hejmenvenis kaj rezignis pri la koncertoj, li vivis en Budapeŝto. Ekde la 1880-aj jaroj li vivis en Nagyláz, kie li konstruis kastelon en 1896 por la edzino, kiu jam naskis 8 idojn. Li fondis ankaŭ muziklernejon en Ungvár. Li komponis ankaŭ violonkonĉerton.

Fontoj redakti

Referencoj redakti