Nándor Zsolt [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsolt Nándor estis hungara violonisto, koncertmajstro, dirigento, komponisto, altlerneja instruisto.

Nándor Zsolt
Nándor Zsolt (1936)
Nándor Zsolt (1936)
Persona informo
Naskonomo Zsolt Nándor
Naskiĝo 12-an de majo 1887 (1887-05-12)
en Hungario Esztergom (Hungario)
Morto 24-an de junio 1936 (1936-06-24) (49-jaraĝa)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponistoviolonistodirigento
vdr
Memortabulo pri Nándor Zsolt

Nándor Zsolt [1] naskiĝis la 12-an de majo 1887 en Esztergom, li mortis la 24-an de junio 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nándor Zsolt frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Hubay kaj János Koessler. Post la diplomo en 1908 li translokiĝis al Londono, kie li estis koncertestro. Li debutis sola violonisto en la sekva jaro. En la frua 1914 li estis dirigento en Vieno, poste li revenis al Londono. Ĝuste tiam lomenciĝis la 1-a mondmilito, tial li estis deportita. En 1919 li hejmenvenis, ekde la sekva jaro li instruis en la Reĝa Muzikakademio. Li fondis orkestron en 1930 en Budapeŝto, post 4 jaroj ankaŭ en Debrecen. Intertempe li dirigentadis kaj komponadis. Li mortis neatendite en Budapeŝto en la aĝo de 49.

El liaj komponaĵoj redakti

  • F-dur Romanze (por violono kaj piano) op. 1 (1902)
  • Hegedűverseny - d-moll (1906)
  • Es ragt ins Meer - laŭ poemo de Heine
  • Der erste Verlust - laŭ poemo de Goethe

Memorigiloj redakti

  • memortabulo kaj muziklernejo en Esztergom

Fontoj redakti