Närke, en Esperanto Neriko, estas historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Svealand. La provinco havas 188 000 loĝantojn kaj areon de 4 126 km².

Närke
Historia provinco
Blazono
Historiaj provincoj de Svedio [+]

LandoSvedio

- koordinatoj59° 14′ 35″ N, 15° 16′ 16″ O (mapo)59.24315.271Koordinatoj: 59° 14′ 35″ N, 15° 16′ 16″ O (mapo)
Areo4 122 km² (412 200 ha) [+]

Loĝantaro219 990 [+] (31-a de decembro 2020)
Denseco53,37 loĝ./km² [+] [+]

Närke (Tero)
Närke (Tero)

Närke (Svedio)
Närke (Svedio)
DEC

Map
Närke
Vikimedia Komunejo:  Närke [+]
vdr

Geografio redakti

Al Närke norde limas Västmanland, norde la provinco Södermanland kaj la lago Hjälmaren. Sude Närke limiĝas per Östergötland kaj la lago Vättern, okcidente per Västergötland kaj Värmland. Al la teritorio de Närke apartenas la okcidenta duono de la lago Hjälmaren kaj la plej norda parto de Vättern.

La larĝaj montaj dorsoj Kilsbergen, Tiveden kaj Käglan en la nordo de la provinco kadrigas vastan agrikulture uzitan ebenaĵon en la centro kaj sudo.