Néstor Kirchner

argentina politikisto

Néstor Carlos Kirchner Ostoić [NEStor KARlos KIRĈner OStojiĉ] (naskiĝis la 25-an de februaro 1950 en Río Gallegos en la provinco Santa Cruz en Argentino - mortis la 27-an de oktobro 2010 en El Calafate, samprovince) estis la prezidanto de Argentino de la 25-a de majo 2003 ĝis la 10-an de decembro 2007.

Néstor Kirchner
Persona informo
Néstor Kirchner
Naskonomo Néstor Carlos Kirchner Ostoić
Naskiĝo 25-an de februaro 1950 (1950-02-25)
en Río Gallegos
Morto 27-an de oktobro 2010 (2010-10-27) (60-jaraĝa)
en El Calafate
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Tombo Mausoleum of Néstor Kirchner vd
Religio kristanismo vd
Etno Croats in Argentina vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Nacia Universitato La Plata • La Salle Florida vd
Partio Fronto por la VenkoPartido Justicialista vd
Subskribo Néstor Kirchner
Familio
Gefratoj Alicia Kirchner vd
Edz(in)o Cristina Fernández de Kirchner vd
Infanoj Máximo Kirchner • Florencia Kirchner vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Bonaero vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Prezidento Néstor Kirchner

En la momento de lia morto, la prezidento de la lando estis lia edzino Cristina Fernández.

Biografio redakti

Kirchner naskiĝis en Río Gallegos, ĉefurbo de la provinco patagonia de Santa Cruz (Sankta Kruco). Lia patro estis poŝta laboristo devenanta el svisaj enmigrintoj; lia patrino, María Ostoić, ĉilia posteulo de kroataj enmigrintoj, naskiĝis en Punta Arenas. Malgraŭ lia svisa deveno, li mem elparolas sian nomon Kirĉner anstataŭ Kirĥner.

En 1976 li finstudis jursciencojn ĉe la universitato de La Plata.

Jam junaĝe Kirchner partoprenis en la peronisma movado kiel membro de la Peronisma Junularo, sektoro de maldekstro radikale kontraŭa al la milita registaro de la t.n. Revolucio Argentina. En 1975 li edziĝis al Cristina Fernández, kun kiu li kundividis politikajn ideojn kaj interesojn. La paro havos du filojn.

La 6-an de januaro de 1976, dum la registaro de Isabel Martínez de Perón, li kaj lia edzino estis enprizonigitaj dum monato en policejo de Río Gallegos.Ili poste forlasis dumtempe la politikan aktivadon kaj dediĉis sin al la profesia praktiko kiel advokatoj.

Li poste revenis al publika servado kaj en 1986 li estis elektita urbestro de Río Gallegos. La 10-an de decembro 1991 li estis elektata guberniestro de la provinco Santa Cruz, kaj en 1995 kaj 1999 li estis reelektikta je tiu posteno. En la jaro 2003 li demisiis kiel guberniestro, por prezentiĝi je la balotado por la ofico de prezidanto.

Néstor Kirchner fondis Corriente Peronista en 1996, movadon progreseman ene de la Peronisma Partio laŭ tradicio de Juan Domingo Perón. Kiel siajn idolojn li konsideris interalie Felipe González kaj William J. Clinton.

Prezidenteco redakti

 
Néstor Kirchner kun lia antaŭulo, la eks prezidanto Eduardo Duhalde (23/3/2004).

La jaro 2003 estis momento de granda streĉiteco kaj politika krizo en Argentino. La fakta prezidanto Eduardo Duhalde kunvokis elektojn, por kiuj prezentiĝis diversaj altaj ĉefoj de la peronismo. Kirchner komencis sian kampanjon en malfavora pozicio. Tamen, lia populareco komencis kreski montrante programon socialdemokratan kun kiu li serĉis diferenciĝi de la politikoj aplikitaj dum la registaroj de Menem kaj de Fernando de la Rúa, metante akcenton en la antaŭenigo de la produktado, la justeco, la eduko, la laboro, la justeco kaj la sano. Lin favoris ankaŭ la bildo de la paro kiun li formis kun sia edzino, Cristina Fernández, deputitino kaj senatanino por la provinco de Sankta Kruco de 1995.

Dum la unua parto de la prezidantaj balotoj, Kirchner atingis nur 22% kaj tiel eĉ troviĝis sur la dua pozicio malantaŭ iama prezidanto Carlos Menem kun 24%. Tamen decida baloto ne okazis, ĉar Menem, kiu tiutempe estis ege malpopulara, malkandidatiĝis por eviti malvenkon.

 
Néstor Kirchner kaj brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva en marto de 2004.

Dum la registaro de Kirchner, Argentino kaj la Internacia Mona Fundo subtenis streĉan rilaton. Same kiel Brazilo, unu el la ĉefaj agadoj de lia demarŝo estis nuligi anticipe la totalon de la ŝuldo kun ĉi tiu internacia institucio por sumo de 9.810 milionoj de dolaroj. La celo deklarita de ambaŭ registaroj estis fini kun la submetiĝo de la respektivaj naciaj ekonomiaj politikoj al la indikoj de la IMF.[1].

Kirchner antaŭenigis aktivan politikon por promocii la Homajn Rajtojn. Lia registaro favoris la juĝadon de la respondeculoj de krimoj okazintaj dum la jaroj 70, realigitaj de la Kontraŭkomunisma Argentina Alianco kaj de la registaro de la milita diktaturo. Por atingi tion, liaj partianoj apogis en la Nacia Kongreso la nuligojn de la leĝoj nomitaj de Deviga Obeado kaj de Punkto Fino[2]

La 2-an de junio de 2007 la Kabinetestro, Alberto Ángel Fernández, konfirmis ke Kirchner ne serĉus la reelekton en la prezidantaj elektoj de 2007 , aldonante ke tion faros lia edzino, la senatanino Cristina Fernández, kiel reprezentanto de la "Fronto por la Venko" (FPV).[3].

Posta Aktiveco redakti

 
Néstor Kirchner kiel Prezidanto de Argentino ĉeestas ĵuron de Cristina Fernández kiel nova estro de ŝtato

Kirchner finis sian deĵoron la 10-an de decembro de 2007, transdonante la komandon al sia edzino Cristina Fernández, kiu estis venkinta en la elektoj de la 28-a de oktobro de tiu jaro. Poste lasi la postenon, li dediĉis sin al la partia aktiveco.

La 4 de majo de 2010, li estis nomumita Ĝenerala Sekretario de organizaĵo Unasur, por promocii la regionan integriĝon de la landoj de la sudo de Ameriko.

Li mortis la 27-an de oktobro 2010, 60 jaraĝa, pro koraj problemoj.

Notoj redakti