Bazaj informoj redakti

Nógrádsipek (nOgrAdŝipek) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Szécsény.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de longa sakovojo el Szécsény, kiu troviĝas 10 km-ojn, laŭ tutlanda turista vojeto.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1265 en formo "Chipeg". Iom poste la komunumo apartenis al fortikaĵo de Hollókő. En la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Tiam la administra centro estis en Vác. Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis pro la konstantaj bataloj. En 1690 la vilaĝo refondiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto, familihelpa servo.

Vidindaĵoj redakti