Nürburgring estas unu el la plej konataj aŭtokurejoj de la mondo, kiu situas inter la Ejfel-montoj, en Germanio. La originala kurejo (Nordschleife) iras ĉirkaŭ la mezepoka fortikaĵo, Nürburg. La karesnomoj de la aŭtokurejo estas A-ring kaj „la verda infero”. La kurejo konsistas el 3 partoj: unu estas la Nordschleife, la malnova legenda kurejo; la alia estas la Südschleife, kiu estas nun en ruina stato; la tria estas la nuna kurejo. La uzata kurejo longas 5,148 km, havas 16 kurbiĝojn. La rekordo sur la kurejo estas 1 minuto kaj 29,468 sekundoj, kiun atingis Michael Schumacher en teamo Ferrari en 2004.

La Nordschleife

La originalan aŭtokurejon oni konstruis de 1925 ĝis printempo de 1927, tiam ĝi longis 28,8 km. En la Nordschleife okazis la konata akcidento de Niki Lauda en 1976 kaj tiu estas la lasta konkuro sur tiu originala itinero. Post tio oni trakonstruis ties parton, el kiu iĝis la nuna kurejo de la Formulo 1. La nova parto estis preta en 1984. Oni trakonstruis en 2002 la parteton post la celo kaj oni longigis la kurejon.

Sur la Nordschleife iu ajn rajtis surveturi ekde la komenco, kontraŭ pago. Ĝi estas unu el la plej malfacilaj kaj plej ŝarĝaj kurejoj de la mondo, multaj aŭtomobilaj produktistoj testas tie siajn novajn aŭtotipojn. Krom tio, la Ring certigas diversajn ekzercadojn. Dum servo Ringen Taxi, spertaj ŝoforoj transportas la gastojn sur la kurejo.

El ĉiu angulo de la mondo alvenas tie fanatikaj aŭtomobilŝatantoj kaj zelotoj, por surveturi la legende malfacilan kurejon, kiu estas serioza defio por ĉiu.

Eksteraj ligiloj redakti