Nĝi (Rivero)
La rivero Nĝi (ankaŭ Ndji, Ndgii, Dji, Kpéo) estas rivero de la Centr-Afrika Respubliko. Ĝi estas maldekstra enflurivero de la Rivero Kotto.
Nĝi | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 238 km |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 725 m |
- Koordinatoj | 7° 20′ 0″ N, 21° 31′ 0″ O (mapo)7.333333333333321.516666666667 |
- Loko | Rivero Kotto |
- Alteco | 567 m |
- Koordinatoj | 6° 48′ 0″ N, 22° 16′ 0″ O (mapo)6.822.266666666667 |
Geografio | |
Landoj | Centr-Afrika Respubliko |
Priskribo redakti
La Nĝi rivero longas je 238 kilometroj. Ĝi fluas oriente de la grejsa altebenaĵo Pata kaj flankas ĝian orientan eskarpon antaŭ ol la rivero transiras ĝin. Ĝia fonto estas ĉe 7° 20′ 0″ N 21° 31′ 0″ O / 7.33333 °N, 21.51667 °O (mapo) kie la alteco estas 725 metroj. Ĝi malsupreniras je 158 metroj ĝis la Rivero Kotto ĉe 6° 48′ 0″ N 22° 16′ 0″ O / 6.80000 °N, 22.26667 °O (mapo) kie la alteco estas 567 metroj.[1]
La belga esploristo Léon Hanolet vojaĝis laŭ la valo de la rivero Bali (Mbali) kaj la supra Rivero Kotto je 1894, sekvante la vojon de la arabaj karavanoj.[2] Ties vojaĝo atingis Dabagon ĉe 6° 58′ 0″ N 23° 10′ 0″ O / 6.96667 °N, 23.16667 °O (mapo) apud la Rivero Nĝi. Tiu priskribis ke la tereno estas plata, kaj tiu foje piediris ses horojn sen transiri rivereton.[3]
Ekologio redakti
La rivero estas hejmo de la subspeco Syncerus caffer aequinoctialis de la afrika bubalo.[4]
Referencoj redakti
- ↑ Boulvert 1987, p. 30.
- ↑ Boulvert 2019, p. 178.
- ↑ Boulvert 2019, p. 181.
- ↑ Smitz et al. 2013.