N-metilamfetamino

stimulanta drogo
AcetylacetoneAcetylcysteinamide
Metamfetamino
Plata kemia strukturo de la
Metamfetamino
Tridimensia kemia strukturo de la
Metamfetamino
Kemia formulo
C10H15N
CAS-numero-kodo 537-46-2
ChemSpider kodo 1169
PubChem-kodo 1206
Merck Index 15,6020
Fizikaj proprecoj
Molmaso 149.237 g·mol-1
Fandpunkto 173.8 °C
Bolpunkto 212 °C
Acideco (pKa) 9.9
Mortiga dozo (LD50) 15 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R11 R23/24/25 R39/23/24/25 [1]
Sekureco S16 S36/37 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+310, P321, P330, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Metamfetaminometilamfetamino estas sintezita stimulaĵo sur amfetamina bazo. Metamfetamino estis produktita unuafoje en 1919 en Japanio. Dum la dua mondmilito ĝi estis larĝe uzata kun la nomo Pervitin en la Wehrmacht kiel povum-kreskigaĵo. Ĝi efikas eŭforion kaj malpliigas la dormobezonon. La avida ebleco estas tre alta, specife ĉe la kunsumaj formoj kiel fumado kaj injektado. Metamfetamino-hidroklorido estas blanka, kristala substanco, kiu disvastiĝis kiel kontraŭleĝa drogo sub surstrataj nomoj Meth, Glass, Ice, Crystal, Piko kaj similaj. En Sudorienta Azio, la substanco estas vendita en tablojda formo kun nomo Yaba (taja vorto por freneziga medicinaĵo).

En Germanio kaj aliaj landoj ĝi estas receptodeva kiel medikamento kontraŭ atentomanka-hiperaktiva perturbo.

Konsumaj formoj redakti

Metamfetamino estas konsumata plej ofte tra nazo. Ĉar la bolpunkto de metamfetamin-HCl estas malalta, tiel oni povas fumi (amfetamino disfalas ĉe varmegigo). Tiu lasta metodo kaŭzas pli rapidan atingon de la sangocirkula sistemo, tiel ĝi povas pli efike sed dum pli mallonga tempo. Oni povas engluti ĝin, sed tiufoje la efiko ne estas forta, sed longa. Alia konsuma formo estas la injektado, kiu enhavas higieniajn kaj medicinajn danĝerojn.

Pervitino redakti

La pervitino aperis sur la germana merkato en 1938 kiel produktaĵo de la Tremmel-uzinoj. En 1939 testis ĝin la milita akademio kaj proponis por la Wehrmacht. La germana armeo uzis ĝin komence ĉe la ŝarĝaŭto-stiristoj dum la pola militiro. En la unua duono de 1940, oni jam liveris 35 milionojn da pervitino kaj la molan version Isophan al la armeo. Ili uzatis kun kaŝnomo OBM. 2x2 tablojdo donis diurnan atentemon. En julio de 1941 ĝi falis sub efikon de la opia leĝo.

En 1944, oni eksperimentis pri mirakla medikamento nomata D-IX tablojdo. Ĝi konsistis el 5 mg el kokaino, 3 mg el pervitono, 5 mg el Eukadol (morfinaĵo). Ĝin provis ĉe etaj submarŝipaj matrosoj (por kuraĝigi ilin).

Sekvoj de longdaŭra konsumado redakti

Eblaj psiĥaj sekvoj redakti

Eblaj fizikaj sekvoj redakti

  • Pezoperdo
  • Altiĝo de la korpa temperaturo
  • Perdo de dentoemajlo pro kalcia manko kaj tiel perdo de dentoj
  • Rompiĝemo de ostoj
  • Renaj damaĝoj
  • Elfalo de haroj, antaŭtempa harar-griziĝo
  • Sangodensiĝo kun samtempa sangoprema altiĝo
  • Apopleksioj kaj korfunkciaj misturboj
  • Neregulaĵoj ĉe menstrua ciklo
  • Stomaka perforado kun ebla morta sekvo
  • Tiel nomata "Speed-akneo"(Speed do ne estas metamfetamino!)
  • Ĉe fetoj povas okazi misevoluoj.
  • Impotenteco

Produkto redakti

La produktado okazas

La produktado el efedrino estas hodiaŭ la plej disvastiĝanta metodo.

Referencoj redakti