Navia lingvo

fikcia lingvo kreita de usona lingvisto Paul Frommer por la filmo Avatar de la jaro 2009
(Alidirektita el Na'via lingvo)

La navia lingvo, memnome laŭ IFA [ˈnaʔ.vi], supozeble parolata sur la fantazia luno Pandora, estas fikcia lingvo kreita de usona lingvisto Paul Frommer por la filmo Avatar de la jaro 2009. En la filmo la lingvo estas parolata de fikcia popolo da eksterteranoj nomata navioj. Kiel la klingona lingvo, kreita por la filma kaj televida serio Star Trek, ĝi estas gramatike ellaborita lingvo kreita por doni realecon al la filmo, kaj filmo-ŝatantoj komencas ĝin lerni.

Navia lingvo
fikcilingvokonstruita lingvo
Parolata en en la filmo Avatar (2009) supozeble sur la fantazia lunego Pandora orbitanta la gasgigantan planedon Polyphemus ĉirkaŭ la stelo Alfa Centaŭro A, kiu estas proksimume 4,36 lumjaroj for de Tero
Denaskaj parolantoj 0 teranoj; multaj fantaziaj pandoranoj
Skribo indiĝene neniu, sed por teranoj en la latina
Kreinto Paul Frommer
Dato 2005-2009+
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando
Reguligita de kreinto Paul Frommer kaj aliaj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Na'vi
Franca nomo na'vi
Specimeno
«Tsun oe ngahu nìNa’vi pivängkxo a fì’u oeru prrte’ lu.»
Estas plezure povi babili kun vi en la navia.
vdr

La navia estas kreita kun la celo ke ĝi estu parolebla de la roluloj, kaj ankaŭ de la fikciaj homoj, de la filmo. Ĝi do similas al homaj lingvoj, sed ne tre al iu unu homa lingvo. Ĝi havas ejektivojn px, tx, kx, pʼ tʼ kʼ kaj voĉajn v, z, sed ne troviĝas voĉaj *b, d, g. (Litero g estas nazala ŋ.) Oni povas kunmeti f, c, s ĉe la aliaj konsonantoj (krom ʔ kaj la aliaj frikativoj) por vortoj kiel fgap fŋap "metalo" kaj ckxe tskʼɛ "ŝtono", sed f, c, s, v, z, h ne povas fini vorton. Estas silabaj preskaŭvokaloj rr kaj ll. La dorsaj vokaloj u, o, a, ew, aw similas al esperantaj u, o, a, eŭ, aŭ, sed la maldorsaj i, ì, e, ä, ey, ay similas al anglaj i ɪ ɛ æ ej aj. Oni povas kunmeti plurajn vokalojn, ekzemple en meoauniaea ˈmɛ.o.a.ˈu.ni.a.ˈɛ.a.

Nomoj havas kazojn absolutivan (sole ĉe netransitiva frazo; estas manko de postafikso), ergativan -ìl, akuzativan -it-ti, dativan -uru-ur, kaj genitivan -yä; oni povas ankaŭ postafiksi prepoziciojn kiel pluajn kazojn: hu oeoehu "kun mi". Estas ankaŭ temeca postafikso -ìri kiu enkondukas temon. Nomo je la tema rolo ne utiligas kazan postafikson. Nombroj estas unuopa, duopa me-, triopa pxe-, kaj plurala ay-. Post nombraj postafiksoj kaj unuaj prepozicioj, ejektivo komencanta nomon fariĝas plozivo, kaj plozivo fariĝas frikativo; tia ŝanĝo sufiĉas por indiki la pluralon. Do tokx estas "korpo", sokx (rare aysokx) "korpoj".

Verboj fleksias tute per infiksoj. Estas tri lokoj por infiksoj pri participoj; pri tempo (estonteco, baldaŭestonteco, nuntempo, ĵuspasinteco, pasinteco), moduso (subjunktivo), kaj aspekto (perfectivo k malperfectivo); kaj pri sinteno de la parolanto (pri sento agrabla aŭ malagrabla, formala, certa aŭ necerta). Do, el taron "ĉasas" troviĝas tayaron "ĉasos", tìmaron "ĵus ĉasis", tayareion "ĉasos (k mi ĝojas pri tio)", taruyon "ĉasas (ho sinjoro)", ktp.

Ekzemple,

Oel ngati kameie
"Mi vin komprenvidas" (ofta saluto)
oe-l nga-ti kam‹ei›e
mi vi-n komprenvidas‹agrabla sinsento›
’Awve ultxari ohegeyä, nawma sa’nok lrrtok siveiyi
"Ke la Granda Patrino ridetu pri Nia unua renkonto"
’awve ultxa-ìri ohe-ga-yä nawm-a sa’nok lrrtok -s‹iv›‹ei›i
unua rekonto-pri mi[formala]-vi-a grand-a patrino rideto -far‹u›‹agrabla sinsento›
(Pri Vi-mia unua renkonto, (ke) la Granda Patrino faru rideton)
Tsun oe ngahu nìNa’vi pivängkxo a fì’u oeru prrte’ lu.
tsun oe nga=hu nì-Na’vi p‹iv›ängkxo a fì-’u oe-ru prrte’ lu
povi mi.netransitiv vi=kun adverb-Na’vi babili?‹subjukt› ke ĉi-tiu mi-dativ plezuro?esti
Estas plezure povi babili kun vi en la navia.

Eksteraj ligiloj redakti