Naĝohalo de Arnstadt

La Naĝejo de Arnstadt (germane: Schwimmhalle Arnstadt respektive Arnstädter Sport- und Freizeitbad) estas moderna sportloko en la centro de Arnstadt (Wollmarkt 19).

Historia ejo.
Nova ejo; maldekstre apudas la liberaera herbejo.

Historio redakti

Jam dum la 18-a jc naĝis arnstadt-aj junuloj en lagetoj antaŭ la Wachsenburg-pordego, kio malpermestis far la polico. La lagetojn oni surŝutis je la komenco de la 19-a jc.

Intertempe kuracistoj postulis la permeson naĝigi klientojn pri sanigaj kialoj. Unu el ili estis filo de la urbo, Valerius Wilhelm Neubeck, kies doktoriĝa tezo temis pri malvarmaj lavadoj kiel ĉefa protektilo por la saneco. Sekve oni duonlegale komencis naĝi en Mühl-foso aŭ en la rivero Gera: naĝado ene de la urbo tamen daŭre restis malpermesite!

En 1838 malfermis doktoro Friedrich Hartmann en sia ĝardeno de ĉe Mühl-foso etan vapornaĝejon, kiu funkciis ĝis 1842. En 1840 oni inaŭguris etan naĝejon (kun malvarma akvo) en Mühl-fosejo (proksime de Öl-muelejo); post 12 jaroj tiu naĝejo makonstruitis pro kaŭzoj sekurecaj.

Ĉe la Pollmann-muelejo starigis en 1849 la societo Herrenbadverein naĝejon konsistantan el tri sekcioj. La padelradoj de du muelejoj faris belajn ondojn kaj akvokirlojn: per la el la kluzo enen fluanta akvo iĝis tiom da ŝaŭmo ke oni nomis la naĝejon ŝerce ŝampanjobano. En 1853 oni faris naĝejon por virinoj ĉe la Loh-muelejo.

Konstruado de la Wollmarkt-naĝejo redakti

En 1886 fonditis naĝeja societo laŭ la iniciato de Carl Gloeckner kies ĉefa tasko estis havigi al ĉiuj naĝejon kun enirprezoj malaltaj kaj daŭra dispono dum ĉiuj sezonoj. La urba administracio cedis en 1893 grundon ĉe Woll-bazarplaco kaj la urba ĉefarkitekto Johannes Roggenkamp planis la naĝejon. En 1895 malfermitis la hala naĝejo kiu estis el la unuaj de tia speco. Du kromaj ĉeloj por banoj en kuvo faritis en 1901.

En 1902 kunvenis por la unua fojo la Naĝoklubo de Arnstadt. Novaj kuvoj, vaporbanoj, elektra lumbano kaj masagoĉambro fariĝis en 1913. En la 1-a de aprilo 1923 ekposedis la naĝejon la urbo. En 1926 sekvis la konstruo de naĝejo sub libera aero kaj samtempe la pligrandigo de la hala parto. En 1965 aldonitis saŭno.

Restaŭradoj post 1990 redakti

Post la plurajn jarojn daŭranta fermo en 1997 sekvis la reinaŭguro de modernega sporta kaj libertempa naĝejo en 1999. En 2003 alikonstruitis la duŝejoj adaptote al la deziroj de la naĝantoj, en 2005/06 oni modernigis ankaŭ la saŭnojn.

Nunaj ofertoj (superrigardo) redakti

  • Sportnaĝbaseno kun 6 lanoj (po 25 m)
  • lerniga baseno kun akvoprofundo de 0,60 ĝis 1,30 m
  • ĝojiga baseno kun akvoatrakcioj
  • du porinfanaj basenoj kun glitejo
  • hidromasaĝaj basenoj
  • diversaj saŭnoj (de varma aero; biologia; vapora)
  • solarioj
  • granda herbaro subĉiela kun loko por plaĝa flugpilkado kaj tabloteniso

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo.