Nacia Artmuzeo de Danio

La Nacia Artmuzeo de Danio (dane Statens Museum for Kunst) estas la ŝtata muzeo pri arto de Danio kaj la plej grava muzeo de la lando. Ĝi situas en la ĉefurbo Kopenhago. La muzeo estis konstruita inter 1889 kaj 1896 el planoj plenumitaj de Wilhelm Dahlerup kaj G.E.W. Møller, laŭ itala renesanca stilo.

Nacia Artmuzeo de Danio
Statens Museum for Kunst
arta muzeo
Lando Danio vd
Situo Municipo Kopenhago
Adreso Sølvgade 48-50, 1307 København K
Poŝtkodo 1307
Situanta sur Sølvgade
Konstrustilo(j) Novrenesanco vd
Arkitekto(j) Vilhelm Dahlerup vd
Estiĝo 1896
Direktoro Astrid la Cour
Koordinatoj 55° 41′ 20″ N, 12° 34′ 43″ O (mapo)55.6888912.57861Koordinatoj: 55° 41′ 20″ N, 12° 34′ 43″ O (mapo)
Nacia Artmuzeo de Danio (Hovedstaden)
Nacia Artmuzeo de Danio (Hovedstaden)
DEC
Nacia Artmuzeo de Danio
Nacia Artmuzeo de Danio
Situo de Nacia Artmuzeo de Danio
Map
Nacia Artmuzeo de Danio
Jaraj vizitantoj: 451 195 (2015)
Retpaĝo https://www.smk.dk
vdr
La fronta fasado de la muzeo.

Aŭtune de 1998 nova dependaĵo estis kreita de la arkitektoj Anna Maria Indrio kaj Mads Møller : ĝi estis konstruita en la parko malantaŭ la originala konstruaĵo, kaj estas konektita al ĝi pere de vitre kovrita aleo, la "strato de skulptaĵoj".

La muzeo entenas artkolektojn, kiuj datiĝas ĝis la 12-a jarcento. Interalie videblas verkoj fare de Tiziano kaj Mantegna, Rubens kaj Rembrandt, Cornelis Gijsbrechts, Eckersberg kaj Christen Købke sed ankaŭ Henri Matisse, Edvard Munch, Emil Nolde. Ankaŭ estas verkoj de la danaj artistoj Albert Gottschalk, Asger Jorn kaj Per Kirkeby.

Eksteraj ligiloj redakti