Nacia Asembleo de Namibio

malalta ĉambro de duĉambra parlamento de Namibio

La Nacia Asembleo (angle National Assembly) estas la dua ĉambro de la parlamento de la Respubliko Namibio. La Nacia Konsilio de Namibio konsistigas la unuan ĉambron de la parlamento.

Nacia Asembleo de Namibio
malsupera ĉambro
Komenco novembro 1989 vd
Lando(j) Namibio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la parlamentejo en Vindhuko

Laŭ la namibia konstitucio de marto 1990 la Nacia Asembleo de Namibio havas 72 deputitojn, kiuj elektiĝas en ĝeneralaj balotoj por daŭro de 5 jaroj. Ses el la deputitoj estas rekte nomumitaj de la ŝtata prezidento kaj tial ne havas rajton partopreni en voĉdonoj. Prezidanto de la Nacia Asembleo estas Theo-Ben Gurirab.

Rezultoj de la parlamentaj balotoj de la 15-a kaj 16-a de novembro 2004:

Partio Procentaĵo da voĉoj Seĝoj
SWAPO 75,60 % 55
Kongresaj demokratoj (COD) 7,20 % 5
Demokratia Gimnastikeja Alianco (DTA) 5,02 % 4
Nacia Unueca Demokratia Organizaĵo (NUDO) 4,10 % 3
Unuiĝinta Demokratia Fronto (UDF) 3,50 % 3
Respublikana Partio 1,90 % 1
Monitor Action Group (MAG) 0,80 % 1
Nomumitaj parlamentanoj 6
100% 78

Nacia Asembleo kaj Nacia Konsilio havas sian sidejon en la nacia ĉefurbo Vindhuko kaj kunvenas en la tiel nomata "palaco de inko".

Eksteraj ligiloj redakti