Nacia Federacio de la Fajrobrigadistoj de Francio
La Nacia Federacio de la Fajrobrigadistoj de Francio (FNSPF) estas asocio de la tipo de la leĝo de 1901, grupiĝanta civilajn fajrobrigadistojn sen distingo de kategorio aŭ rango laŭ iliaj fakaj asocioj kaj sindikatoj.
Nacia Federacio de la Fajrobrigadistoj de Francio | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Ĉefestro(j) | Grégory Allione vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
Ĉi tiu federacio estas administrata de fajrobrigadistoj elektitaj de siaj samuloj kaj ĝiaj financoj estas provizitaj per membrokotizoj kaj vendoj de derivitaj produktoj. Ĝi havas propran ĉiumonatan revuon[1].
Ĝia celo estas reprezenti, defendi, antaŭenigi kaj plibonigi la viv- kaj labor-kondiĉojn de Francaj fajrobrigadoj, kvankam tio ne estas la celo de asocio laŭ la leĝo de 1901 sed tiu de la reprezentaj sindikataj organizaĵoj.
Historio redakti
La 18an de septembro 1881, kapitano Charles-Auguste Michel, el la korpuso de Vailly-sur-Aisne kunvenigis 93 oficirojn el 18 departementoj por starigi la fundamentojn de organizo celanta regrupiĝi kaj defendi la fajrobrigadojn. La 17-an de septembro 1882 oficiale naskiĝis en Reims la Nacia Federacio de Oficiroj kaj Suboficiroj de la Fajrobrigado de Francio kaj Alĝerio.
En 1997, ĝi prenis la nomon de Nacia Federacio de la Fajrobrigadistoj de Francio (FNSPF).
Organizo redakti
La FNSPF estas asocio de la tipo de la leĝo de 1901, en kiu la membroj elektas sian estraron. Ĝi havas certan nombron da internaj strukturoj:
- la direktoraro kies 43 membroj estas elektitaj por 6 jaroj kaj estas renovigitaj duone ĉiun trian jaron[2]. Ĝi interkonsiliĝas pri ĉiuj ĉefaj aferoj, reprezentas la federacion kaj voĉdonas pri la buĝeto de la asocio;
- la plenuma komitato kies naŭ membroj estas elektitaj ĉiun trian jaron. Ĝi zorgas pri la ekzekuto de aktualaj aferoj;
- la laboraj komitatoj dividiĝas en 9 kategoriaj komitatoj, 11 fakaj komitatoj kaj 2 operaciaj komitatoj. [3]
Membroj redakti
La FNSPF havas 268 500 membrojn (2016-ciferoj) tra la fakaj fajrobrigadoj kaj sindikatoj.
Membrecaj avantaĝoj estas ofertitaj kiel jura protekto, socia protekto kaj la plano de Familia Solidareco por situacioj de escepta mizero.
Humanismo, proksimeco, sindevontigo, solidareco, civiteco kaj amikeco estas la valoroj, kiujn la fajrobrigada komunumo dividas ĉiutage kaj klopodas transdoni al la pli junaj generacioj, praktikataj per la multaj agoj, kiujn la reto subtenas:
- Festo de Sankta Barbara
- Franca Nacia Kongreso de Fajrobrigadistoj
- Kunveno de Alumni
- Rememoroj
- Instruo de junajn fajrobrigadistoj (YFJ) [4]
- Partopreno en Telethon
Notoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Ekstera ligilo redakti
Fonto redakti
Ĉi tiu artikolo devenas de traduko de la franclingva Vikipedio-artikolo fr:Fédération nationale des sapeurs-pompiers de France. Vidu la liston de aŭtoroj [1].