Nacia Muzeo Boganda
La Nacia Muzeo Boganda (france Musée National Boganda) estas muzeo lokita en Bango, la ĉefurbo de la Centr-Afrika Respubliko. Ĝi situas ene de kolonia vilao de la strato Languedoc.
Nacia Muzeo Boganda | ||
---|---|---|
muzeo [+] | ||
Lando | Centr-Afrika Respubliko | |
Situo | Bango | |
- koordinatoj | 4° 21′ 51″ N, 18° 34′ 37″ O (mapo)4.3641118.57698Koordinatoj: 4° 21′ 51″ N, 18° 34′ 37″ O (mapo) | |
Nacia Muzeo Boganda | ||
Tiu muzeo proponas ekspozicion pri centrafrikaj artoj kaj tradicioj, pere de kolektoj da potaĵoj, moneroj, ritualaj maskoj kaj tradiciaj muzikiloj. Ankaŭ videblas statuetoj el eburo. Aparta sekcio pri la vivmaniero de pigmeaj triboj kompletigas la muzeon.