Nacia Parko Glaĉera (Kanado)

Ankaŭ estas samnoma sed neapuda nacia parko en Montano. Vidu Glaĉera Nacia Parko de Usono.

Nacia Parko Glaĉera estas unu el sep naciaj parkoj en Brita Kolumbio (Kanado). Ĝi protektas parton de la Kolumbia Montaro. En ĝi ankaŭ estas la Nacia Historia Centro Rogers Pass, kiu ricevis sian specialan statuson por ĝia graveco en la konstruado kaj evoluigo de la unuagrava nacia transport-vojo de Kanado. Ĝi havas areon de 1.349 km² kaj fondiĝis en 1886. Granda parto de ĝia tereno estas kovrita de glaĉeroj.

Nacia Parko Glaĉera
Naciaj Parkoj de Kanado [+]

LandoKanado
ProvincoBrita Kolumbio

Plej proksima urboRevelstoke
- koordinatoj51° 18′ 0″ N, 117° 31′ 8″ U (mapo)51.3-117.519Koordinatoj: 51° 18′ 0″ N, 117° 31′ 8″ U (mapo)
Plej alta punktoMount Dawson [+]
Areo1 349 km² (134 900 ha) [+]

Estiĝo1886
Respondeca instancoParks Canada

Nacia Parko Glaĉera (Brita Kolumbio)
Nacia Parko Glaĉera (Brita Kolumbio)
DEC
Nacia Parko Glaĉera
Nacia Parko Glaĉera
Lokigo de Brita Kolumbio en Kanado

Nacia Parko Glaĉera (Kanado) (Tero)
Nacia Parko Glaĉera (Kanado) (Tero)
Situo de Nacia Parko Glaĉera en Brita Kolumbio
Map
Nacia Parko Glaĉera

Vikimedia Komunejo:  Glacier National Park (Canada) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tereno kaj klimato redakti

Glaĉeroj kovras grandan parton de la malfacila tereno en la parto, kiun dominas dek montopintoj de 2600 ĝis 3390 metroj en alteco.

La krutaj montoj, varma humika klimato kaj granda diverseco de planta kaj besta vivoformoj estas tipaj por ĉi tia natura regiono. La parko protektas unikajn arbogrupojn de tujo kaj konio kaj nepre bezonatan vivmedion de minacataj kaj endanĝerigitaj bestoj kiel monta karibuo, oreamno kaj griza urso.

Montopintoj de la Ermita Montaro, la Montogrupoj Bonney kaj Bostock, la Montaro Van Horne, la Montaro Purity, la Montaro Dawson, kaj la aparte malfacila Montaro Sir Donald estas ĉiuj parte aŭ entute en la parko.

Activecoj redakti

La reto de vojoj por migrado en Nacia Parko Glaĉera estas multe pli vasta kaj je pli granda alteco ol en la apuda Nacia Parko de Monto Revelstoke. Nacia Parko Glaĉera estas konata kiel la nordamerika naskejo de montogrimpado kiel sporto. En la jaro 1888 du britaj montogrimpistoj, Pastro William Spotswood Green kaj Pastro Henry Swanzy, unuafoje grimpis montojn en la Montaro Selkirk por distriĝo. Dekunu jarojn pli poste oni provizis la servojn de svisaj montogvidistoj por gastoj de la hotelo Glacier House ĉe la Montopasejo Rogers. Tiuj montogvidistoj kreis reton de vojoj donante aliron al proksimaj montopintoj kiu restas ĝis hodiaŭ. Antaŭ la kompletigo de la Trans-Kanada Ŝoseo en 1962 grimpantoj aliris Nacian Parkon Glaĉeran per trajno. Tiel, ligita al la fervojo, montogrimpado fariĝis integra parto de la historio de la parko kaj daŭre restas grava allogaĵo por sovaĝejaj sportistoj, kies nombro kvarobliĝis dum la pasintaj dek jaroj.

La Kavernoj Nakimu troviĝas inter la supra kaj malsupra partoj de la Valo Cougar en la Montaro Selkirk, tuj okcidente de la Montopasejo Rogers ĉe la Trans-Kanada Ŝoseo. Oni atingas la Kavernojn per migrado de tri ĝis kvar horoj, komencante ĉe la ŝoseo kaj suprenmigrante 800 metrojn al kaj trans montopasejo. Oni rajtas eniri nur kiel membro de profesie gvidita grupo; la permeson por unuopa vizito oni povas gajni per loterio: oni disdonas unu permes-bileton por ĉiu sabato aŭ dimanĉo de mez-julio ĝis mez-oktobro.

Instalaĵoj redakti

La parkcentro por vizitantoj lokiĝas ĉe Montopasejo Rogers, kvankam oni ankaŭ povas ricevi informojn en la proksima urbeto Revelstoke. Nuntempe estas du tendumejoj en la parko: Tendumejo Illecillewaet (58 lokoj por tendoj/veturiloj) lokiĝas centre proksime al Ŝoseo 1, kaj ĝi havas kuirŝirmejojn kaj necesejojn kun klozetoj (neniu ligo al elektro aŭ kloakoj). Tendumejo Loop Brook (19 lokoj por tendoj/veturiloj) lokiĝis pli okcidente ol Illecillewaet kaj ĝi havas similajn instalaĵojn. Tria tendumejo fermiĝis lastatempe pro etendita radikputriĝo en la arboj. Estas tri sovaĝejaj tendumejoj en Nacia Parko Glaĉera kun markitaj lokoj por tendoj kaj fostoj por pendigado de manĝaĵoj. Oni prizorgas neniujn el la tendumejoj dumvintre. Ankaŭ estas tri montokabanoj en la parko, sed la aliro al ili estas tre malfacila kaj montogrimpa sperto estas bezonata por atingi du el ili.

Montopasejo Rogers redakti

La interpreta programo pri Naciaj Parkoj Glaĉera kaj Monto Revelstoke, kiun oni trovas ĉe la Centro por Vizitantoj ĉe Montopasejo Rogers, montras la homan historion de la regiono per interesaj rakontoj pri unuaj grimpoj, lastaj spikoj, perditaj vivoj, kaj metitaj fervojlinioj. La Centro estas malfermita tutjare krom je Kristnaskfesto kaj je mardoj kaj merkredoj en novembro. La Centro estas la sola montarregiona instalaĵo por turistoj malfermita printempe kaj vintre, kiam la tendumejoj, piknikejoj kaj vojetoj kuŝas sub du metrojn profunda neĝtavolo. Situanta proksime al la supro de Montopasejo Rogers, la Centro havas teatron, eksponejon kun modelaj fervojoj, elmontraĵoj de natura historio kaj bestospecimenoj, kaj la Librovendejo Glacier Circle.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti