Nacia Parko Reĝa Kanjono

Tiu ĉi artikolo traktas la nacian parkon ĉirkaŭ la "Reĝa Kanjono" en Kalifornio, Usono. Ekzistas ankaŭ dua, samnoma "Reĝa Kanjono" (angle Kings Canyon) en la Norda Teritorio de Aŭstralio.

La Nacia Parko Reĝa Kanjonoangle Kings Canyon National Park - situas en la suda parto de la montaro Sierra Nevada, en la oriento de la ŝtato Kalifornio en Usono. La parko ekfunkciis dum la jaro 1940 kaj kovras 187 329 hektarojn.

Nacia Parko Reĝa Kanjono
nacia parko de Usono • nacia parko [+]

UrboFresno

Koordinatoj36° 47′ 21″ N, 118° 40′ 22″ U (mapo)36.789280555556-118.67286111111Koordinatoj: 36° 47′ 21″ N, 118° 40′ 22″ U (mapo)
Plej alta punktoNorth Palisade [+]
Areo1 869 km² (186 900 ha) [+]

Estiĝo1940

Nacia Parko Reĝa Kanjono (Kalifornio)
Nacia Parko Reĝa Kanjono (Kalifornio)
DEC
Nacia Parko Reĝa Kanjono
Nacia Parko Reĝa Kanjono
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Nacia Parko Reĝa Kanjono

Vikimedia Komunejo:  Kings Canyon National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
suda branĉo de la "reĝa rivero Kings River en la parko
akvofalo en la parko

La parko troviĝas tuj norde de la Nacia Parko Sekvoja kaj fakte la du parkoj konsistigas unuecan arbaran teritorion – ili estas komune administrataj kaj ofte kune nomataj "Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono" (angle Sequoia and Kings Canyon National Parks).

Samkiel la pli suda Nacia Parko Sekvoja, ankaŭ tiu-ĉi nacia parko famas pro siaj gigantaj sekvojaj arboj. Tra la parko fluas la suda kaj meza branĉoj de la "reĝa rivero" Kings River, kaj la suda branĉo de la "sankt-joakima rivero" San Joaquin River. Kaj la suda kaj la meza branĉo de la reĝa rivero havas impresajn kanjonojn. Unu parto de la kanjono de la suda branĉo, nomata "Reĝa Kanjono", donas sian nomon al la tuta parko. Laŭ la Guinness-libro de mondaj rekordoj, la "Reĝa Kanjono" estas la plej profunda kanjono de Usono, kun maksimuma profundeco de 2 500 metroj. Tiu kanjono, kaj la loĝita areo Cedar Grove, estas la solaj partoj de la parko, kiuj aŭte atingeblas.

la "nuba kanjono" Cloud Canyon, en la malcentra parto de la parko
la "paradiza valo" en la parko

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti