Nacia Universitato de Kolombio

La Nacia Universitato de Kolombio aŭ en hispana Universidad Nacional de Colombia (UNAL) estas publika universitato aŭtonoma de Kolombio.[1] Ĝi stariĝis per leĝo en 1867 fare de la Kongreso de Kolombio.[2] Ties influo, grando kaj kapablo priserĉada konvertigis ĝin en la universitato plej granda kaj plej grava de la lando. La universitato estas la dua kun plej granda studenta loĝantaro post la Universidad Nacional Abierta y a Distancia[3][4] krom havi la plej prestiĝan akademion de Kolombio laŭ la QS World University Rankings.

Universidad Nacional de Colombia
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Inter Aulas Academiæ
Quære Verum

Serĉu la veron
en la ĉambroj de la akademio
Informoj
fondodato 22-a de septembro de 1867.
speco Publika, nacia
Situo
lando Kolombio
urbo Bogoto
Estraro
Ph.D Ignacio Mantilla Prada (Rektoro)
Nombroj
nombro de studentoj 51.374
adreso Av. Carrera 30 No. 45-03
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Association of Colombian Universities
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
• Instituto de Ciencias Naturales vd
vdr

Ties ĉefa sidejo estas situanta en la urbo Bogoto kaj havas sidejojn en Medellín, Manizales, Palmira, kaj kromajn sidejojn sedes de presencia nacional en Arauca, Leticia, Tumaco kaj Sankta Andreo. Ties studenta loĝantaro ascendas al 49 890 studentoj, el kiuj 41 340 estas nelicenciigitaj kaj 8 550 postlicenciigitaj,[5] kaj tiele ĝi estas la kolombia altlernejaro kun plej granda nombro de studentoj.[6] La Universidad Nacional enhavas totalon de 2916 profesoroj, el kiuj la 37% estas doktoriĝintaj, la resto en diversaj rangoj.[5] Ĝi havas la plej altan procentaĵon de priserĉado realigita en Kolombio.[7]

La universitato havas 94 programojn de antaŭgrado, 97 specializaĵojn, 38 medicinajn kaj dentokuracajn specializaĵojn, 148 de magistreco kaj 54 de doktoriĝo distribuitaj en siaj 8 sidejoj.[5] Estas membro de la Asociación Colombiana de Universidades (ASCUN),[8] la Asociación Universitaria Iberoamericana de Postgrado (AUIP)[9] kaj de la reto iberamerika de universitatoj Universia.[10] La 9a de aprilo de 2010 la Consejo Nacional de Acreditación (CNA, certiga nacia konsilio), de la Ministerio de Eduko, donis al la Nacia Universitato la Institucian Kreditigilon por 10 jaroj, en ĉiuj ties sidejoj, kaj tiele estante kun la Universitato de Antiokio la ununuraj kiuj akiris tiun agnoskon.[11]

Notoj redakti

  1. url=http://www.legal.unal.edu.co/sisjurun/normas/Norma1.jsp?i=35137 Arkivigite je 2017-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Acuerdo 011 de 2005, 12an de marto de 2005, alirita la 9an de junio de 2013, Consejo Superior Universitario.
  2. Congreso de la República, Leĝo 66 de 1867, http://www.legal.unal.edu.co/sisjurun/normas/Norma1.jsp?i=34584 Arkivigite je 2017-09-24 per la retarkivo Wayback Machine 16a de decembro de 1867.
  3. http://camara.ccb.org.co/documentos/879_2005_12_12_16_21_51_obs_social18.pdf[rompita ligilo] Educación superior en Bogotá y Colombia, paĝo 8, 2005, alirita la 8an de junio de 2013
  4. http://www.topuniversities.com/universities/universidad-nacional-de-colombia/undergrad Universidad Nacional de Colombia, QS World University Rankings, alirita la 11an de novembro de 2013.
  5. 5,0 5,1 5,2 Indicadores basicos de la Universidad Nacional, año 2012, Oficina Nacional de Planeación, Bogotá ISSN 0123-8566 http://www.onp.unal.edu.co/ADMON_ONP/ADJUNTOS/20130827_164623_IndbasUN2012.pdf Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine alirita la 25an de oktobro de 2013.
  6. http://www.guiaacademica.com/educacion/personas/cms/colombia/pregrados/2010/ARTICULO-WEB-EEE_PAG-8077743.aspx Arkivigite je 2014-09-19 per la retarkivo Wayback Machine Las 10 Universidades con mayor número de graduados, Guiaacademica.com, alirita la 22an de novembro de 2013.
  7. http://investigacion.universia.net/html_inv/sir-iberoamericano/index/params/region/Latin_America/country/COL/rankIndicator/output.html[rompita ligilo] Ranking Iberoamericano SIR Colombia, alirita la 8an de junio de 2013, Universia.
  8. Universidades Asociadas http://www.ascun.org.co/universidades-asociadas Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine ASCUN alirita la 9an de junio de 2013.
  9. Relación de Instituciones Asociadas a la AUIP por países COLOMBIA http://www.auip.org/index.php/es/instituciones-asociadas/374-colombia Arkivigite je 2018-10-03 per la retarkivo Wayback Machine AUIP alirita la 9an de junio de 2013.
  10. UNIVERSIDADES SOCIAS > Universidades de Colombia http://www.universia.net/universidades-socias/universidades-de-colombia/ Arkivigite je 2016-11-18 per la retarkivo Wayback Machine Universia, alirita la 9an de junio de 2013.
  11. http://www.agenciadenoticias.unal.edu.co/nc/detalle/article/un-unica-con-acreditacion-institucional-por-10-anos/ Arkivigite je 2018-10-03 per la retarkivo Wayback Machine UN, única con acreditación institucional por 10 años, alirita la 21an de junio 2010, Agencia de noticias UN, 15an de aprilo 2010.

Eksteraj ligiloj redakti