Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nacia defendo (apartigilo).

Defendo aŭ pli precize nacia defendo estas la agado kaj la politiko kiujn disvolvigas la modernaj nacio-ŝtatoj, por eviti aŭ malakcepti la militajn atakojn kiujn eventuale povus realigi aliaj nacio-ŝtatoj. La plej ofta agado rilata al la nacia defendo estas tiu rilata kun la armeoj kaj la milito; tamen aliaj agado kaj politikoj estas streĉe ligitaj kun la nacia defendo, kiel la scienca esploro kaj disvolviĝo de moderna teknologio, la provizado de krudaj materialoj kaj nutraĵoj, la baza industrio kaj la okupado de la teritorio.

Pentagono, sidejo de la United States Department of Defense. En la mondo, estas la plej granda konstruaĵo de oficejoj kaj la centro de nacia defendo.

Kvankam la termino aludas rekte la ideon de "respondo kontraŭ ekstera atako", malakceptante aŭ miskonfuzigante la propran koncepton de "atako", multfoje la agadoj de nacia defendo estas uzataj de ŝtatoj por efektivigi agresfaktojn kontraŭ aliaj landoj, ekskuze ke tiu agresfakto estisplenumita por preventi eksteran atakon jam antaŭplanitan (ekz., invado de Irako).

La ŝtata institucio dediĉita al la nacia defendo kutime nomiĝas Ministerio aŭ Sekretario de Defendo, kiu historie anstataŭas la antikvan Ministerion de Milito.

Bibliografio redakti

(En la hispana aŭ angla)

  • Autores Varios. (1994). Seguridad y Defensa en la Posguerra Fría. Buenos Aires: Círculo Militar
  • Balza, Martín Antonio, "La seguridad entre los países del Mercosur", en SER en el 2000, Nº 8, Octubre de 1995, pp.25-27 (perrete)
  • Balza, Martín Antonio, "La seguridad regional", en La Nación, La Nación, 17 de agosto de 1993 (perrete) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  • Bruneteau, Bernard (2006). El siglo de los genocidios, Alianza
  • Davis Hanson, Victor (2004). Matanza y cultura, TURNER FCE
  • Dew, Andrea J; Shultz, Richard H. Jr. (2006). Insurgents, terrorists and militias: the warriors of contemporary combat, Columbia University
  • Ferro, Marc (2005). El libro negro del colonialismo. Siglos XVI al XXI: del exterminio al arrepentimiento, La Esfera de los Libros ISBN 84-9734-380-8
  • Hobsbawn, Eric (2007). Guerra y paz en el siglo XXI, Memoria Crítica, ISBN 84-8432-875-9

Vidu ankaŭ redakti