Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici

Naturparko Aigüestortes kaj Lago Sant Maurici estas la sola nacia parko en Katalunio.

Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici
nacia parko • Natura 2000 protected area • protektata areo • nacia parko de Hispanio [+]

LandoHispanio

Koordinatoj42° 34′ 38″ N, 0° 56′ 52″ O (mapo)42.577222220.94777778Koordinatoj: 42° 34′ 38″ N, 0° 56′ 52″ O (mapo)
Areo408,52 km² (40 852 ha) [+]

Estiĝo21-a de oktobro 1955

Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
DEC
Lokigo de Katalunio en Hispanio
Map
Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici

Vikimedia Komunejo:  Parc Nacional d'Aigüestortes i Estany de Sant Maurici [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
En la nacia parko (video 2004)

Sovaĝa monta regiono en la montaro Pireneoj, kun pintoj altiĝantaj 3,017 m (Suda Besiberri) kaj kun preskaŭ 200 lagoj, multaj el ili de glaĉera deveno, la parko konsistas el:

  • la kerna areo (141 km²)
  • periferia zono ĉirkaŭiganta la parkon (267 km²)

La parko havas altecon inter 1.600 – 3.000 metroj kaj enhavas kvar gravajn vegetarajn zonojn: malalta monto, supra monto, subalpa kaj alpa. Ĝi havas grandan varion de alpa vegetaro, interalie malluma monta arbaro (abio, monta pino) kaj subalpa pina arbaro.

La bestaro entenas pireneajn ĉamojn, marmotojn, ermenojn, kapreolojn, inter aliaj mamulojn kaj multajn birdojn (nigran pegon, komunan krucbekulon (loksio), ŝafgrifon, oran aglon).

La parko estis kreita en 1956. Ĝiaj administraciaj sidejoj estas en Espot kaj Boí. La parko estas plejparte lokigita en la komarkoj Pallars Sobirà kaj Alta Ribagorça.

Apud la parko estas riĉa arkitektura heredaĵo, inkluzivanta la katalunajn romanikajn preĝejojn de Vall de Boí. UNESKO deklaris ĝin Mondan Heredaĵan Ejon en Novembro 2000. Bona ekzemplo estas preĝejo Sant Climent de Taüll.

Galerio redakti

Jen galerio de fotoj de la nacia parko Aigüestortes kaj Lago Sant Maurici:

Eksteraj ligiloj redakti