Nacia parko Cevenoj

La Nacia Parko Cevenoj, kreita la 2an de septembro 1970, lokiĝas en la sudorienta parto de Centra Montaro en Francio. La Centra zono okupas 91279-hektaran areon en departementoj Lozère kaj Gard kaj la ĉirkaŭa atingas 229726 hektarojn. Ĝi etendiĝas de Monto Aigoual (Egual') sude ĝis Monto Lozère (Lozer') norde kaj enhavas vastan kalkŝtonan altebenaĵon Méjean « Causse de Méjean » (meĵa'), kaj plurajn famajn altajn valojn : « Vallée française », « Vallée longue », ktp. La cevena klimato suferas tri malsamajn influojn : kontinenta, mediteranea kaj oceana.

Nacia parko Cevenoj
nacia parko de Francio • protektata areoorganizaĵo [+]

Koordinatoj44° 12′ 0″ N, 3° 24′ 0″ O (mapo)44.23.4Koordinatoj: 44° 12′ 0″ N, 3° 24′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoQ1804191 [+]
Areo935 km² (93 500 ha) [+]

Nacia parko Cevenoj (Lozère)
Nacia parko Cevenoj (Lozère)
DEC
Nacia parko Cevenoj
Nacia parko Cevenoj
Lokigo de Lozère en Francio
Map
Nacia parko Cevenoj

Vikimedia Komunejo:  Cévennes National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nacia parko Cevenoj

Pejzaĝoj kaj medioj redakti

Tiu parko estas la sola mezmonta en Francio. Tial tie ĉiam vivis homoj, kiuj influis la pejzaĝojn kaj kreis apartajn kaj diversajn vivkondiĉojn por plantoj kaj bestoj. Skulptita de generacioj de bredistoj kaj kultivistoj, ĝiaj pejzaĝoj spegulas homan laboron multjarcentan. Pludaŭrigi kamparajn laborojn ebligas konservi tiajn pejzaghojn, kaj mediojn kun ilia tiea vivantularo. Tiu estas unu el la parkmisioj.

Arbaroj redakti

La parko plie estas la plej granda arbara parko el la metropola Francio. Ege kontrastaj estas la arbaroj : oni povas trovi meditereneecajn kverkarojn el anzinoj (Quercus ilex) sur la suda malalta montoflanko, kaj mezmontajn kverkarojn el blankaj kverkoj (Quercus humilis) kaj montajn arbarojn el fagoj kaj abioj (Fagus sylvatica kaj Abies alba) sur alia flanko aŭ pli alte.

Flaŭro redakti

En Cevenoj oni povas nombri 2650 speciojn de plantoj, inter kiuj 35 estas protektataj. La flaŭro estas riĉa pro la diversaj influoj kaj la vojkruciĝo de kvar flaŭraj kampoj: mediteranea, mezeŭropea, antlantika kaj iom alpa. 21 specioj estas endemiaj pro la aparta lokiĝo kaj la izoleteco de tiu regiono.

Faŭno redakti

La parko Cevenoj riĉas je 2410 bestospecioj. La parka protektado ebligis naturan medirekoloniadon de multaj bestoj : Reĝa aglo, Lutro, Nigra pego, Tengmalm-strigo, Kadavrogrifo, Ridanta rano... En ĝi oni eĉ sukcese reenkondukis plurajn aliajn speciojn : Ansergrifo, Monaĥvulturo, Urogalo, Cervo, Kapreolo, Muflono, Kastoro. La parko havigis areon sur altebenaĵo Méjean por la protekto de kurioza besto, Ĉevalo de Przewalski. Tiu ĉevalo mongoldevena, neniam malsovaĝigita, iam vivis en la tuta Eŭropo kaj en la centraziaj ebenaĵoj. Ĝi preskaŭ tute malaperis, kaj en Cevenoj kelkaj readaptiĝas al sovaĝa vivo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti