Nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella

La norvega nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella estis fondita la 1-an de junio 2002. Ĝi anstataŭis la Nacian parkon Dovre, fonditan en 1974.

Nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella
Snøhetta vintre
Snøhetta vintre
Snøhetta vintre
nacia parko [+]

LandoNorvegio

Koordinatoj62° 23′ 48″ N, 9° 10′ 23″ O (mapo)62.3966666666679.1730555555556Koordinatoj: 62° 23′ 48″ N, 9° 10′ 23″ O (mapo)
Areo1 830 km² (183 000 ha) [+]

Estiĝo1-a de junio 2002

Nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella (Møre og Romsdal)
Nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella (Møre og Romsdal)
DEC
Nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella
Nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella
Lokigo de Møre og Romsdal en Norvegio
Map
Nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella
Vikimedia Komunejo:  Dovrefjell-Sunndalsfjella National Park [+]
vdr

La nacia parko havas la areon de 1693 kvadrataj kilometroj kaj estas dividita per eŭropa aŭtovojo 6 (E 6) al pli granda okcidenta kaj pli malgranda orienta parto. La centro de la nacia parko kun ekspozicio kaj malgranda botanika ĝardeno troviĝas en Kongsvoll, ĉe E 6.

La allogaĵo de la parko estas la moskobovo (Ovibos moschatus), enportita antaŭ 70 jaroj el Gronlando.

Ŝatata ekskursa celo estas la Snøhetta (2286 m) en okcidenta parto de la parko, kiu estas la plej alta pinto de la areo.

En orienta parto de la parko vivas de junio ĝis aŭgusto fjordaj ĉevaloj (ŝtataj).

Sude de la parko troviĝas Naturprotekta areo Fokstumyra, kiu servas ĉefe por birdoprotektado. Dum la kovperido de fino de aprilo ĝis komenco de julio, la alirebleco estas strikte reguligita.

Karakterizaj plantoj redakti

  • arkta saliko (Salix artica, Salix polaris)
  • nana betulo (Betula nana)
  • rondfolia drozero (drosera rotundifolia)
  • laplanda rododendro (rhododendron lapponicum)
  • inga karekso (Eriophorum vaginatum)
  • lycnis alpina
  • stela boaca likeno Cladonia stellaris
  • Dryas octopetala
  • Cladonia arbuscula

Karakterizaj bestoj redakti

  • moskobovo (Ovibos moschatus)
  • Pluvialis apricaria
  • Turdus pilaris
  • Calearius lagopus
  • Anthus pratensis
  • arkta vulpo (Alopex lagopus)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti