Nacia parko Finke Gorge

La Nacia parko Finke Gorge estas en 1967 fondita, 458 km² granda nacia parko en aŭstralia administra unuo Norda Teritorio, 1318 km sude de Darwin. La plej proksima urbo estas Alice Springs, de tie oni veturas tra vojo Larapinta Drive al la nacia parko.

Nacia parko Finke Gorge
nacia parko de Aŭstralio • nacia parko [+]

Supermara alteco644 m [+]
Koordinatoj24° 8′ 41″ S, 132° 49′ 5″ O (mapo)-24.1447132.818Koordinatoj: 24° 8′ 41″ S, 132° 49′ 5″ O (mapo)
Areo45 843 km² (4 584 300 ha) [+]

Nacia parko Finke Gorge (Aŭstralio)
Nacia parko Finke Gorge (Aŭstralio)
DEC
Nacia parko Finke Gorge
Nacia parko Finke Gorge
Map
Nacia parko Finke Gorge

Vikimedia Komunejo:  Finke Gorge National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Parto de la parko estas la Palma valo, oaza valo, en kiu kreskas multaj raraj plantospecioj. La lasta populacio de la brasikpalmo (Livistona mariae) kreskas tie. Oni boris por nafto kaj tergaso en la Palma valo en 1982. Ekde 1983 kondukas dukto al la 138 km situanta Alice Springs. La rivero Finke aĝas ĉ. 350 milionojn da jaroj, tiel ĝi estas unu el la plej aĝaj riverfluoj de la Tero.

En la parko troviĝas la restaĵoj de kulturo de la praloĝantoj Arrernte. En natura amfiteatro oni aranĝas iniciajn festojn inter la rokformoj Maljunulino kaj maljunulo. Ĉe Sullivan Creek postrestis praepokaj petroglifoj.