Naciaj Parkoj de Kanado

Naciaj Parkoj de Kanado

Nacia Parko Banff


Unua nacia parko Nacia Parko Banff, 1885
Plej malgranda parko Nacia parko de Sankt-Laŭrenca Insularo, ~9 km²
Plej granda parko Nacia Parko de la Arbara Bizono, ~45,000 km²
Respondeca instanco Parks Canada

Distribuo kaj situo de naciaj parkoj en Kanado

La sistemo de Naciaj Parkoj de Kanado ampleksas pli ol kvardek protektitajn terenojn, inkluzive Naciajn Parkojn, Naciajn Park-Rezervojn, kaj Naciajn Mar-Parkojn.

Nacia park-sistemo celas krei reton de protektitaj terenoj kiuj reprezentas ĉiujn klare distingeblajn naturregionojn de la lando. La registara institucio Parks Canada, la respondeca instanco, kreis sistem-planon identiganta 39 apartajn regionojn, kiujn ĝi celas reprezenti. En 2005 Parks Canada raportis ke la sistemo estas 60 procente kompleta. Oni administras la parkojn de Kanado celante unuavice protekti la ekologian integrecon de la parko kaj duavice permesi al la publiko esplori, studi, kaj ĝui la naturajn terenojn de Kanado.

Tiuj parkoj kiujn oni nomas "Naciaj Park-Rezervoj" fariĝos Naciaj Parkoj kiam oni solvos demandojn pri la posedostatuso de la terenoj: inter ili estas Nacia Park-Rezervejo de la Pacifika Marbordo, Nacia Parko kaj Rezervejo Kluane, Nacia Park-Rezervejo Nahanni, kaj Nacia Park-Rezervejo de la Montaro Torngat.

Naciaj Mar-Konservejoj estas relative nova aldonaĵo al la parka sistemo. Ĉi tiuj konservejoj havas alian celon ol iliaj surteraj kontraŭpartoj: oni celas ke ili estas por daŭra uzado, kvankam en ili kutime estas partoj celitaj protekti ekologian integrecon. La du Naciaj Mar-konservejoj de Kanado troviĝas en Ontario (Fathom Five) kaj Kebekio (Saguenay-Sankt-Laŭrenco).

Historio redakti

  • 1885 - establiĝis Nacia Parko Banff, la unua nacia parko de Kanado. Unue ĉi tiu parko nomiĝis Nacia Parko de la Rok-Montaro.
  • 1911 - kreiĝis Dominia Institucio de Parkoj, la unua park-institucio de la mondo.
  • 1930 - la kanada parlamento faris la unuan Leĝon pri Naciaj Parkoj, leĝon certiganta la protektadon de naciaj parkoj.
  • 1930 - interkonsento pri transdono de rimedoj subskribita.
  • 1979 - politiko pri naciaj parkoj reviziiĝis por prioritatigi la konservadon de ekologia integreco en la kanadaj parkoj, kio finigis la tiel nomatan duoblan celon (konservado kun distriĝo).
  • 1984 - unuafoje nacia parko establiĝis per interkonsento inter indiĝenoj kaj la registaro pri terposedorajtoj.
  • 1988 - Leĝo pri Naciaj Parkoj ŝanĝita por formaligi la principon de ekologia integreco en la parkosistemo.
  • 1989 - La Kampanjon por Endanĝerigitaj Terenoj lanĉis la Kanada Societo por Parkoj kaj Sovaĝejoj kaj la Monda Fonduso por Bestoprotektado por kuraĝigi kompletigon de la sistemo de naciaj parkoj. La kampanjo celas havi parkojn kaj protektitajn terenojn reprezentantaj ĉiujn el la proksimume 350 natur-regionojn de ĉi tiu lando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti