Naciaj parkoj en Nepalo

Nacia parko


Naciaj parkoj en Nepalo

Everesto nacia parko redakti

Ĝi situas en la nord-orienta parto de Nepalo proksime al Everesto kaj kovras 1148 km2.

Ĉitavan Nacia Parko redakti

Situante en la suda parto de Nepalo, ĝi enhavas multe da famaj sovaĝaj bestoj kaj birdoj. Ekzemple: tigrojn, elefantojn, krokodilojn, unukornajn rinocerojn kaj diversajn cervojn. Ĝi kovras 932 km2.

Bardia Nacia Parko redakti

Areo: 968 km2. Situante en la sud-okcidenta parto de Nepalo, ĝi famas pro siaj diversaj tigroj kaj cervoj, ekzemple la norda cervo.

Lantana Nacia Parko redakti

Areo: 1110 km2. Ĝi situas en la mez-norda parto de Nepalo kaj famas pro siaj montoj kaj siaj vojoj por piedvagantoj.

Shey-Phoksundo Nacia Parko redakti

Areo: 3555 km2. Situante en la ekstrem-okcidenta parto de Nepalo, ĝi famas pro sia natura medio kaj la altege situanta lago Shey-Phoksundo. La parko estas la plej granda de Nepalo.

Rara Nacia Parko redakti

Areo: 106 km2. Ĝi ankaŭ nomiĝas Rara Lago, kaj estas la plej malgranda nacia parko de Nepalo. Situante en la ekstrem-okcidenta parto de Nepalo, en Ĝumla-distrikto, ĝi enhavas grandegan lagon kune kun aliaj naturaj allogaĵoj.

Makalu-Barun Nacia Parko redakti

Ĝi situas en la nord-orienta parto de Nepalo proksime al Arun valo. Ĝi famas pro multaj raraj birdoj. Arun rivero fluas tra ĝi.