Naciaj trezoroj de Japanio

La Ministerio pri Eduko, Kulturo, Sporto, Scienco kaj Teknologio de Japanio nomumas la plej famajn kulturajn posedaĵojn de la lando Naciaj Trezoroj (国宝, kokuhō).

Povas temi ekzemple pri

  • konstruaĵoj, kiel kasteloj, temploj aŭ ŝintoaj sanktejoj
  • pentraĵoj, rulitaj bildoj, sutroj kaj aliaj verkoj de kaligrafio
  • statuoj el ŝtono, bronzo, ligno, lako aŭ aliaj materialoj
  • metiaj kaj artaj objektoj, kiel ceramikaĵoj, pentraĵoj en la Uruŝi-tekniko, ĉizaĵoj, metalaĵoj, netsuke, glavoj kaj teksaĵoj
  • arkeologiaj kaj historiaj monumentroj, inkluzive de valoraĵoj metitaj en tombojn, dokumentoj kaj leteroj.

Multaj el la Naciaj Trezoroj de Japanio videblas en muzeoj, ekzemple en la naciaj muzeoj de Tokio, Kioto kaj Nara. La prefektujoj kaj komunumoj same vivtenas poublikajn muzeojn, kaj krome ekzistas Naciaj Trezoroj en privataj muzeoj. Multaj budhismaj temploj kaj Ŝintoaj Sanktejoj, kasteloj kaj similaj lokoj estas publike viziteblaj kaj en iuj el ili ankaŭ troviĝas muzeoj. La Imperiestra Kortumo posedas multajn el la Naciaj Trezoroj, kaj la urbo Kioto varbas pri tio posedi kvinonon de ĉiuj Naciaj Trezoroj.

La nocio "Vivanta Nacia Trezoro" estas neoficiala nomo por persono, kiun la japana registaro rekonis modela en la daŭrigo de la japaniaj tradicioj. Teatraj aktoroj ekzemple en la genroj Noo, Kabuko kaj la figura teatro Bunraku kaj aparte elstaraj metiistoj de la tradiciaj japanaj metioj povas ricevi tiun honorigon.

kastelo Himeji-jō (Himeĵi)

Iuj ekzemploj de Naciaj Trezoroj de Japanio redakti

Eksteraj ligiloj redakti